Esperanta Civito

Katalogata la unua stoko por la malaga biblioteko


Okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko la municipa biblioteko "Emilio Prados" en Malago ne nur gastigis tre sukcesan esperanto-kurson, sed ankaŭ akceptis la unuan stokon da libroj peritaj de la Esperanto-Domo en Andaluzio.

La stokon kunmetis donacoj de diversaj mecenatoj, unuavice gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, kaj la institucio Kultura Centro Esperantista. Ĝi estis liverita el Svislando al s-ino Pilar Menoyo García, bibliotekestro, kiu prizorgos la kreon de la plej granda fako de esperantlingva infanliteraturo en Andaluzio, kun sepdeko da unuoj. "La libroj estos katalogitaj komence de 2014, kaj ekde tiam disponeblaj por pruntado en la tuta cirkvito de la publikaj urbaj bibliotekoj en Andaluzio" diras la direktorino. "Ankaŭ de ekster Andaluzio ili estos prunteblaj, sed tio postulas pli da tempo". Kompreneble la bibliotekaj katalogoj estas konsulteblaj rete.

"Ĉi tiu estas nur la unua donaco al la publikaj bibliotekoj de Andaluzio" atentigas sen. Julio Herrero, prezidanto de Esperanta Naturamikaro, kies sidejo estas en la Esperanto-Domo. "La dua stoko, kun interlingvistika kaj esperantologia enhavo, baldaŭ sekvos".

[HeKo 542 9-B, 29 okt 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0550 s s