Esperanta Civito

Du milionoj da vizitoj en www.esperantio.net


Pli rapide ol antaŭvidite (sufiĉis 30 monatoj anstataŭ 36) nia retejo atingas ĉi-monate sian duan milionon da vizitoj. La ofteco fakte kreskis (kompare kun junio 2011) de preskaŭ mil al mil ducent tage, minimume, kun maloftaj rekordoj je tri mil.

"La sukceso de la retejo dependas unuavice de HeKo, sed ankaŭ de relativa manko de konkurenco en objektiva kaj vaste diapazona informado tra la reto" komentarias kunlaboranto ĉe la Kapitulo.

Fakte HeKo ne entenas nur la gazetarajn komunikojn el la Pakto por la Esperanta Civito, dum la ceteraj subjektoj en Esperantio (unuavice UEA kaj SAT) estas ekskluzive memreferencaj. Krome tute mankas en HeKo la trolaĵoj kiuj abunde karakterizas aliajn retejojn (unuavice LibFol). Fine, la strebo al ĉiutaga ofteco en la informado estas ĝenerale sukcesa.

Estas ankaŭ rimarkinde, ke esperantio.net ne funkcias nur komplemente al unu papera gazeto, kiel okazas per "La Balta Ondo". Kaj la tujeco de la prezento kaj la manko de bildoj faciligas la konsultadon, precipe en Afriko, kie necesas ŝpari monon en retkafeja navigado.

Al seriozaj gekolegoj (ne temas pri "personae non gratae": László Szilvási kaj Kalle Kniivilä) HeKo certe ne rezervas la juĝojn legeblajn en LibFol, ekzemple fare de Roland Schnell: "La ĵurnalisma kvalito de famaj produktoj, kiel "Ondo de Esperanto", ne superas la nivelon de la loka kokinbredista asocio".

Eblas subteni finance la retejon www.esperantio.net per donaco.

[HeKo 543 4-C, 2 nov 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0380 s s 
  Total: 0.0538 s s