Esperanta Civito

Kvalita kolokvo ĉe fondumo Blas Infante


Multiĝas la aliĝoj al la dulingva (kastilia-esperanta) kolokvo pri "Blas Infante, federismo, esperantismo" okazonta ĉe fondumo Blas Infante en Sevilo, 16 decembro 2013, sub la prezido de la Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey. Partoprenontoj estas atendataj el Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Svedio, Svislando. Interalie anoncis sian ĉeeston delegacio de Esperanto Radikala Asocio el Romo.

La teknikaj detaloj de la kolokvo estis difinitaj hodiaŭ, dum renkonto kun la stabo de fondumo Blas Infante, fare de reprezentantoj de la Esperanto-Domo en Andaluzio. La vicprezidanto de fBI, adv. Pedro Ruiz-Berdejo, precizigis la temon de sia prelego: "La andaluza idealo", kun fokuso al la federisma koncepto ĉe Blas Infante.

La reprezentantoj de la Esperanto-Domo kontaktis ankaŭ la universitaton de Sevilo, kie intruas kaj esperantisto kaj esperantano. Ili ricevis la ĵus preparitan afiŝeton pri la kolokvo. Tiu afiŝeto, uzebla kiel invitilo, estas petebla de ĉiu interesato, per mesaĝo al <naturamik ĉe esperantio.net>.

[HeKo 543 6-C, 6 nov 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0478 s s 
  Total: 0.0628 s s