Esperanta Civito

La Konsulo alvenis al Burundio


La Konsulo de la Esperanta Civito bone alvenis al Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio, post preskaŭ diurna vojaĝo el sia rezida urbo en Francio, kun etapo en Etiopio. Ŝin akceptis la du burundiaj senatanoj, Frederiko Nimubona kaj Marteno Mbazumutima.

La programo de ŝia restado en Afriko ekas hodiaŭ per partopreno en la ceremonioj kadre de la Afrika Tago. Ŝi alparolos nome de la Esperanta Civito pri la rolo de nia lingvokomunumo en la afrikaj socioj.

La restado de sen. Marie-France Conde Rey inkluzivas la gvidon de la 4a Afrika Esperantologia Semajno, anstataŭ sen. Giorgio Silfer, retenita en Eŭropo de privataj cirkonstancoj. Ŝi prezidos ankaŭ "afrikan forumon" kiu pritraktos la situacion kaj perspektivojn de la afrika Esperantio.

[HeKo 544 5-C, 17 nov 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0844 s s 
  Total: 0.0996 s s