Esperanta Civito

Stano la reciklata

Pro miaj novaj devoj en UEA, venis la momento por demeti miajn respondecojn ĉ‰e "Juna amiko", post dudeko da jaroj da redaktado (1986-96 kaj ĉ. 2000-2013), simila jarkvanto da administrado kaj preskaŭ tridek jaroj da ekspedado.

Mi persone tre kontentas, ke ILEI, kunlabore kun mi kaj UEA, trovis eminentan personon por transpreni la redaktoran rolon de nia kvardekjaraĝa revuo. Mi skribas nun por konigi al vi tiun personon. Temas pri s-ro Stano Marĉek el Slovakio, jam konata al multaj el vi pro redaktado de pluraj revuoj (i.a. Esperanto, Eo-Aktuell) kaj al aliaj pro aktiva kursgvidado kaj lige kun tio aŭ­toro de sukcesa 32-lingva serio da lerniloj "Esperanto per Rekta Metodo". Mi lasas al Stano prezenti sin al vi pli detale; pluraj el vi ja konas lin, iuj eĉ delonge kun li bone kunlaboras.

Mi sendis al Stano resumon pri la rubrikestroj/kunlaborantoj, do li estas iome informita; plie mi sendis kaj sendadas helpilojn kaj neaperigitajn materialojn. Kiam tiu procezo estos veninta al fino (jarfine, mi esperas), mi petos al ILEI repreni mian komisiitecon pri la revuo. Mi tamen promesas plue liveri Äĝis seso da paÄĝoj da materialo por mia rubriko LASTE, plus pliaj laŭokazaj eroj.

(Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA)

[HeKo 544 9-A, 21 nov 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0431 s s 
  Total: 0.0565 s s