Esperanta Civito

Tri numeroj de "Heroldo" septembro-oktobro 2013


La numeroj 12, 13 kaj 14 de "Heroldo de Esperanto" en 2013 proponas novaĵojn de la fino de aŭgusto ĝis la fino de oktobro. Jen la titoloj de la respektivaj unuaj paĝoj.

2211: En Islando okazis alia mondkongreso / Dudek jarojn poste -- dediĉitaj al PEN Internacia kaj al la ĉeesto de nia literaturo; Mortis Jerzy Fornal; Civita legacio inaŭgurita en Budapeŝto / Kial legacio ĉi tie? -- kun la festparolado de la Konsulo.

2212: Kiselman prezidas, bonlingvanoj influas -- pri la Akademio; ARKONES 2013 pli malgranda kaj pli pola ol kutime; Festi la Internacian Tagon de Paco; Internacia Tago de Kontraŭkoncipiloj; Eĉ Instruista Tago.

2213: Hungara diplomfabriko en ciklonkerno -- kun detala analizo pri la situacio; Nova direktoro por la muzeo en Vieno; Rooke koruptema?; Amerika strategio konturiĝas...; 24an de oktobro: la Tago de UN.

En ĉiuj numeroj elstaras la kultura Tria Paĝo, redaktata de Perla Martinelli, dum la Dua proponas la lokan kaj landan kronikon, sub la responso de Anna Bartek.

La Kvara Paĝo dediĉas spacon al KCE, kiu havas en HdE sian organon (male, HdE tute ne estas la organo de la Esperanta Civito: tiu estas HeKo).

La gazeton posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 545 1-B, 22 nov 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0458 s s 
  Total: 0.0592 s s