Esperanta Civito

En februaro 2014 asembleos KCE kaj LF-koop


Februarfino de intensa administracia aktiveco en Ĉaudefono, ĉe la Esperanto-Domo.

La ordinara Asembleo de Kultura Centro Esperantista estas kunvokita por sabato la 22a de februaro 2014 matene, sub la prezido de sen. Giorgio Silfer.

La ĝenerala Asembleo de Kooperativo de Literatura Foiro estas kunvokita por dimanĉo la 23a de februaro 2014 matene, sub la prezido de c-ano Marc Hiltbrand.

La tagordoj estos komunikitaj al la respektivaj membraroj per apartaj mesaĝoj. Ili entenos la kutimajn temojn, laŭ statuta preskribo.

En la tagordero "diversaj kaj eventualaj", por KCE situos la ratifo de propono formulita de la Asembleo en januaro 2013, koncerne svisan esperantiston; por LF-koop situos la diskuto kaj decido pri la miskonduto de kooperanto Dieter Rooke, kiel korespondanto de "Heroldo de Esperanto" ĉe la lasta Universala Kongreso -- li riskas la eksigon el la kooperativo.

Dum sia tridektri-jara ekzisto LF-koop eksigis nur du el siaj membroj, pro damaĝoj al la societo: Mimmo Saggese en 1992 kaj Gian Carlo Fighiera en 1998.

[HeKo 545 2-B, 23 nov 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0531 s s