Esperanta Civito

Deklaro je la Tago de la Esperanta Kulturo


Hodiaŭ estas la Tago de la Esperanta Kulturo, kiu koincidas kun la datreveno de la naskiĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof. En atmosfero de ĝojo, ne povas manki momento de malĝojo.

Ni estas malĝojaj pro la klopodoj negi la historian veron de la genocidoj dum la dua mondmilito. Ni estas duoble malĝojaj, ĉar la tendenco al la negado kreas grandan maljuston ne nur kontraŭ la milionoj da viktimoj el juda deveno, sed ankaŭ kontraŭ la centmiloj da ciganoj, da samseksemuloj, da diversaj etnanoj ekstermitaj fare de la nazioj. Kaj inter ili oni forgesas minorajn grupojn, kiel la atestantojn de Jehovo kaj la esperantistojn.

Tial la konferenco ĵus okazinta en Teherano estas insulto ne nur kontraŭ la judoj, sed ankaŭ kontraŭ ĉiuj viktimoj de la genocidoj, inkluzive de la viktimoj kiuj parolis esperanton.

Giorgio Silfer,
ĉefkandidato de la Verda Listo al la Civita Senato

[HeKo 318 2-C, 15 dec 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0375 s s 
  Total: 0.0518 s s