Esperanta Civito

Homaj rajtoj rilate al sekso, en Esperantio

Kiel statas Esperantio, se temas pri homaj rajtoj rilate al sekso? Ekzistas du politikaj vidpunktoj neoficialaj kaj unu oficiala.

La unuan neoficialan esprimas Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu ne komprenas feminismon same kiel ĝi ne komprenas etnismon. Ĝenerale SAT traktas la problemon nur supraĵe. SAT entreprenas nenion kontraŭ seksa diskriminacio, kiu estas konsiderata duaranga ĉe la klasbatale orientita esperantismo. Tial interalie SAT perdis feministinojn el sia membraro.

La duan neoficialan esprimas Universala Esperanto-Asocio, kaj ĝi estas politike pli interesa ol tiu de SAT. Efektive en UEA regas forta sentemo pri la rajtoj de la samseksemuloj. Tio kondukis al tuja traduko kaj oficiala disvastigo de la unua deklaro el UN pri tiuj rajtoj. Tion atestas la rezervoj de Roterdamo kontraŭ Universala Kongreso en ŝtatoj kies leĝoj malfavoras samseksemulojn, unuavice Ruslando kaj afrikaj landoj. Tio eĥas en problemo interna al la stabo de la Centra Oficejo, kiu krevis en 2001 kaj kaŭzis konflikton kun maldungoj. Tio rimarkeblas en la reagoj ene de TEĴA pri leĝo en Litovio. Eĉ sen rezigno pri kalumnioj kontraŭ subjektoj ekster UEA.

Dum en la UEA-medio prioritatas la rajtoj de gejoj, en la Esperanta Civito prioritatas tiuj de virinoj, kvankam la Civito ne ignoras la unuajn. Efektive nur la Esperanta Civito okupiĝas pri la problemo de perforto kontraŭ virinoj. Tiu malsama akcento, kompare kun UEA kaj kun la (fakte senkonsista) de SAT, nature trovas sian plej altan esprimon en la aktiveco de Feminisma Esperanta Movado, unuavice la revuo "Femina": ambaŭ aliĝintaj al la Pakto.

Sed ekzistas ankaŭ kultura diferenco, kiun atestas ankaŭ arta produktado. Tie ekzemplas la kamiŝibajo "Karmezina renkontis Lupon". Kaj ekzemplas ankaŭ la fakto, ke nur en la Esperanta Civito oni rimarkis, ke hodiaŭ estas la Tago kontraŭ perforto al virinoj.

[HeKo 545 5-B, 26 nov 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0582 s s