Esperanta Civito

La blufoj de eksigito Fighiera


S-ro Gian Carlo Fighiera estis eksigita de LF-koop en marto 1998, per unuanima decido de la kooperativa Asembleo. Liaj ĉikanoj kaj damaĝoj kontraŭ LF-koop daŭras de tiam. Lastan someron li faris anoncon kiun nur dupoj povis kredi. Kompreneble nur la skandalisma retgazeto de Karleto Kiunivela publikigis ĝin.

Nu, s-ro Fighiera, kio pri via blufa plano? Kaj kio pri tiuj "kelkaj esperantistaj ĵurnalistoj? Kial la anonimuloj ne kandidatis por produkti la organon de UEA?

* * *

En komuniko dissendita la 22an de junio 2013 al nekonata kvanto da adresoj, Gian Carlo Fighiera anoncas, ke, pro la neaperado de Heroldo, li decidis "akcepti la proponon de kelkaj esperantistaj ĵurnalistoj pluaperigi ĝin en reta kaj papera formoj".

– Mi ricevis la proponon antaŭ nelonge kaj mi decidis akcepti ĝin ĉar mi esperas, ke HdE renaskiĝos. Sendube, la informo ke la gazeto ne plu aperas kaj ke oni provas senrajte vendi ĝin rapidigis la decidon, klarigas Gian Carlo Fighiera, responde al demando de Libera Folio.

Laŭ la teksto de la komuniko, la decido okazis sen ajnaj financaj kondiĉoj, sed estas ligita al la postulo, ke la gazeto respektu la tradicion kaj principojn, kiujn starigis Teo Jung kaj Ada Fighiera-Sikorska.

Plia kondiĉo estas, ke eventuala plua transdono de la gazeto same okazu senpage.

Libera Folio provis kontakti la anonimulojn, sed tiuj tra Gian Carlo Fighiera komunikis, ke ili ne deziras prezenti sin pli frue ol en la Universala Kongreso en Rejkjaviko. Laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, ĝis nun neniu salono por kunveno pri "Heroldo de Esperanto" estis mendita.

Siatempe s-ro Buller skribis al LF-koop: "Vi certe konstatis, ke kun Gian Carlo Fighiera ne eblas rezonadi".

[HeKo 545 7-B, 28 nov 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0591 s s