Esperanta Civito

Pri Heroldo "komitatano Z" pli zumas ol cerbumas


En la periodaĵo "La Ondo de Esperanto" aperas artikolo sub la kolektiva pseŭdonimo "Komitatano Z", dediĉita al la revuo "Esperanto" de UEA. La aŭtoro(j) interalie skribis:

"La tiama estraro [de UEA] ne serĉis kandidatojn publike, sed ĝi trovis Stanon Marček en enigma maniero. Laŭdire iu estrarano klarigis, ke mankis tempo por fari publikan konkurson. Tio tamen ne povis esti la kaŭzo, ĉar novan ĝeneralan direktoron oni serĉiis per publika konkurso, kvankam Osmo Buller ne demisiis pli frue ol Ertl."

"La plej verŝajna klarigo por la trovo de Marček estas, ke li mem estis rapida kaj proponis sin al prezidanto Renato Corsetti kaj vicprezidanto Humphrey Tonkin tuj, kiam li eksciis pri la foriro de Ertl. Meze de la granda krizo Marček falis al ili el la ĉielo, ĉar ili bezonis plu serĉi nur direktoron kaj, kiel dolĉa bonuso, ili perturbis la vivon de Giorgio Silfer, al kiu subite mankis redaktoro de Heroldo de Esperanto. En postaj jaroj Silfer tamen ne ĉesis moke danki Roterdamon, ke ĝi liberigis lin de malbona redaktoro. Estas vero, ke la aperado de Heroldo ne suferis pro la eskapo de Marček. Ĝia agonio paradokse koincidas nun, kiam Marček finas sian periodon ĉe UEA. Klarigo estas simpla: Giorgio Silfer estas nun 12 jarojn pli aĝa ol ĉe la foriro de Marček el Heroldo. Ankaŭ la fortojn de la Imprimatura Komisiono erodas la jaroj."


La artikolo enhavas, rilate la periodaĵon eldonatan, posedatan kaj administratan de LF-koop, almenaŭ du gravajn misinformojn.

La unua koncernas la redaktorecon de s-ro Marček ĉe HdE. Li estis nomumita de la ĝenerala Asembleo de LF-koop komence de 2000, post provperiodo. Lia ofico, renovigebla, estis antaŭvidita ĝis la fino de 2001. Kiam li kandidatiĝis, kaj estis akceptita, kiel redaktoro de la UEA-organo, li estis ankoraŭ ĉefredaktoro de HdE, kaj proponis daŭrigi en sia honorariata posteno, aŭ eventuale kiel redakcia sekretario. La Administra Komitato de LF-koop rifuzis lian proponon, kaj la Asembleo trovis alian solvon. La rifuzo, subskribita de la prezidanto de LF-koop, c-ano Marc Hiltbrand, aperis eĉ en "La Ondo de Esperanto": sufiĉas trafoliumi pli atente tiun gazeton.

La dua koncernas la aperadon de HdE. Se vere la aŭtoro(j) serĉas hazardan koincidon, oni povas nur diri ke la maldungo de s-ro Marček fare de UEA tempe kongruas kun la fino de la redakta krizo ĉe HdE. Sed ekzistas nenia rilato inter ili.

Ke ĉiuj havas dek du jarojn pli ol en 2001 (escepte de la intertempe mortintaj) estas aserto kiu honoras nur la aritmetikan kompetenton de la aŭtoro(j). Aliajn kompetentojn tiu aserto ne malkaŝas.

(Kooperativo de Literatura Foiro)

[HeKo 545 9-B, 29 nov 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0578 s s