Esperanta Civito

"Historio de la esperanto-literaturo" finverkata

Antaŭlasta multhora laborkunsido, hieraŭ en Milano, de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, por difini la lastan parton de la "Historio de la esperanto-literaturo", verkata de dekduo da jaroj.

Kompare kun pli frua komuniko, la libro nun survojas al kvardeko da ĉapitroj, pritraktantaj ses periodojn de nia originala literaturo: 1887-1921, 1921-1937, 1937-1952, 1952-1970, 1970-1993, kaj post 1993. Komence la kunaŭtoroj planis halti je 1993 (agnosko de esperanto kiel literatura lingvo fare de PEN-Klubo), sed intertempe akumuliĝis dudek jaroj, al kiuj doni almenaŭ superrigardon. Ĝuste pri tio okazis la ĵusa, konverĝa diskuto.

En la labordivido, Carlo Minnaja okupiĝis pri la literaturkritika analizo de poezio kaj prozo, dum Giorgio Silfer verkis la sinteze enkondukajn ĉapitrojn al la diversaj periodoj, kaj la respektivajn pri teatro. La libro proponos multe da bildoj kaj ankaŭ fragmentojn el la arto de la plej fruaj aŭtoroj, precipe.

La unua prezento de la manuskripto al la publiko estas planata por literatura kafejo en Budapeŝto, 24 aprilo 2014, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro kaj per la organizo de Fajszi Amika Rondo. La libron eldonos Kooperativo de Literatura Foiro.

[HeKo 546 2-B, 30 nov 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0603 s s