Esperanta Civito

Kie eblas efektivaj neŭtraleco kaj plurismo?


La Esperanta Civito estas federisme strukturita. Per tiu unika formulo ĝi sukcesas kaj solvi la eternan demandon de la neŭtraleco kaj garantii efektivan plurismon. La unua demando restas problemo de UEA, la dua restas problemo de SAT.

Federismo supozigas la ekziston de du paralele suverenaj instancoj, nome duĉambra parlamento. Ĉe la Esperanta Civito en unu (Forumo) estas reprezentataj la kolektivoj aliĝintaj al la Pakto, en alia (Senato) la individuoj petintaj la civitanecon. En la unua la reprezento estas pariteta (po unu voĉo, sendepende de la grandeco de la establo), en la dua la reprezento estas proporcia (senatanoj elektitaj proporcie al la voĉnombroj).

La Forumo estas politike neŭtrala: ĝi strebas la koherigon de la paktintaro, sed ne alprenas politikajn decidojn. Tio klarigas la esence neŭtralan karakteron de ĝiaj normoj: direktivo Hiltbrand (pri mutuala rabata sistemo), direktivo Mŭhlemann (pri lingvotesta sistemo), direktivo Rogora (pri biblioteka sistemo) ktp. Per la Forumo estas garantiata la neŭtraleco, politika kaj religia, de Esperantio.

La Senato povas alpreni (kaj alprenas) politikajn starpunktojn. Ĝi enhavas diversajn grupojn, laŭ malsamaj politikaj tendencoj: centrema (blanka), civilrajte kaj ekologie maldekstrema (verda), klasbatale maldekstrema (ruĝa). Eblus ankaŭ dekstrema grupo, sed ĝis nun ne ekzistis "blua" kandidatlisto ĉe la balotoj, ĉiun jarkvinon.

Por UEA ne estas imagebla ia instanco kia la Civita Senato. Sed ankaŭ ne por SAT: tion demonstras la ĵusa kazo Béla Kovács, SAT-perinto en Hungario. Li (kaj aliaj kvar SAT-anoj) estis praktike forpelitaj (formale temis pri eksiĝo) ĉar, kvankam laboristoj, ili simpatias por la Orban-registaro. Ankaŭ homonimio malhelpis: la 60-jara esperantisto Béla Ápati Kovács ne estas la multe pli juna EU-parlamentano Béla Kovács, de Jobbik, ekstreme dekstra hungara partio, ekvivalenta al la franca Front National de s-ino Le Pen. Kvankam SAT deklaras sin laŭstatute nur kleriga, kultura asocio, ĝi ne sukcesas esti plene supertendenca.

Nur la Esperanta Civito respektas kaj neŭtralecon (en siaj asocioj) kaj plurismon (en sia reprezentantaro).

[HeKo 546 9-A, 7 dec 13]



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0833 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0393 s s 
  Total: 0.1226 s s