Esperanta Civito

Zamenhof estis nek polo nek israelano

Lastatempe en diversaj periodaĵoj (de pollingva ĵurnalo ĝis nordeŭropa skandalisma retgazeto) aperis misinformoj pri Lazaro Ludoviko Zamenhof. Tiuj misinformoj specife rilatas la gentan devenon, la nacian apartenon kaj la ŝtatanecon de Doktoro Esperanto.

Lazaro Ludoviko Zamenhof naskiĝis, vivis kaj mortis kiel ŝtatano de la Rusa Imperio. Laŭ ŝtataneco li neniam estis polo, kvankam rezidanta en Varsovio, eĉ se dum la lastaj monatoj de lia vivo ekestis (pro iniciato de la okupacianta germana aŭtoritato) pola regno, kiu aliancis al la Centraj Imperioj. Rusaj laŭ ŝtataneco estis ankaŭ la gepatroj de Zamenhof kaj liaj gefratoj, ĝis la fondo de la unua Pola Respubliko, post la unua mondmilito. Nur post 1918 la gefamilianoj de Lazaro Ludoviko, daŭre vivantaj en Varsovio, alprenis la polan ŝtatanecon kaj eĉ la polan ortografion por siaj antaŭnomoj.

Lazaro Ludoviko estis etne juda, same kiel la tuta familio Zamenhof. Li estis edukita en la rusa kaj la hebrea, kaj ĉiam sentis sin prioritate ruslingva. Kiel infano li eĉ revis fariĝi fama poeto en la rusa. Estante ruslingva judo, lia patro kondutis kiel fidela subulo de la caro, kies sincera kaj skrupula funkciulo li estis. Kaj en tia familia etoso Lazaro Ludoviko estis edukita, kondutonte kiel lojala subulo de la caro en la decidaj momentoj: interalie, li tuj akceptis esti mobilizita por la cara armeo komence de 1905, por partopreni en la rusa-japana milito. Simile estis por liaj gefamilianoj: lia frato Aleksandro batalis kiel rusa oficiro, kaj en tiu uniformo subite mortis en 1916.

De la komenca rusa kaj hebrea identeco Doktoro Esperanto evoluis, tra la sperto de la spirita cionismo (pli frue ol la cionismo de Herzl kaj Jabotinskij), al homarano aŭ kosmopolito. Difini Lazaron Ludovikon "polo", kaj esperanton "frukto de la pola kulturo" estas eraroj. Por la esperanta kulturo mem, kaj en la historio de la fenomeno esperanto entute, Varsovio ne estas pli grava ol Parizo aŭ Budapeŝto: eventuale malpli grava. Kontraŭe, kun Pollando kaj la pola kulturo profundajn rilatojn havis/havas la rektaj posteuloj de Lazaro Ludoviko, inkluzive de la nepo.

Fine, kun Israelo Lazaro Ludoviko Zamenhof ne havis pli da rilatoj ol ajna judo de sia epoko. Apud lia frua kontribuo al la ekesto de cionismo situas lia rifuzo prezidi la Hebrean Esperanto-Asocion, en 1914. Kaj li mortis tro frue por esprimi sin eventuale pri la Balfour-deklaro (novembro 1917). Do difini lin filo de la israela ŝtato estas same erare kiel difini lin filo de la pola.

(fonto: Scienca Instituto Zamenhof)

[HeKo 318 4-B, 16 dec 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0557 s s