Esperanta Civito

La vehikla finvenkismo de Mark Fettes


Zamenhofologie malforta ŝajnas la nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, pro sia lastatempa publika aserto: "Kiam Zamenhof mem frontis elekton, ĉu doni sian energion al la lingvo de sia gento (do al la jida lingvo, jidiŝo) aŭ al lingvo <neŭtrale homa>, li fine elektis la duan." Ni scias ke Zamenhof ne akceptis la opinion ke la hebrea popolo havas propran lingvon, des malpli ke tiu lingvo estus la t.n. ĵargono. Ĝuste tial li kreis esperanton, laŭ sia konfeso en la intervjuo farita de la londona rabeno Izidoro Harris (1907).

Sed la aserto de s-ro Mark Fettes situas en pli vasta kunteksto, kie li komparas la nunan strategion de UEA kun tiu de la Majstro, klopodante trovi kongruecon inter ties kontraŭbabela revo kaj la babelismo karakterizanta tion, kio pro historia hazardo portas la saman nomon de mortinta societo, kies honora prezidanto estis Zamenhof mem.

Diras Fettes: "Ambaŭ streboj (la multlingvisma kaj la planlingvisma) baziĝas sur respekto kaj estimo por la <interna vivo de la gentoj>, do la fakto de la kultura diverseco kaj la rajto de la homoj plu teni kaj kultivi tian diversecon tiel longe, kiel ili volas. Sur tia komuna grundo UEA efektive faris aliancojn en la lastaj jaroj. (...) Disvastiĝis zorgo, kiun ni dividas kun multaj aliaj organizoj kaj eĉ kun iuj registaroj, ke homoj estas malpli kaj malpli liberaj paroli kaj vivi laŭ sia propra elekto, sed anstataŭe submetiĝas al diversaj trudoj kaj devigoj, lingvaj kaj aliaj. En nia kontraŭstaro al tio ni agas tute zamenhofisme, laŭ mia vidpunkto."

Tiu agado tamen entenas riskon, kiun Fettes agnoskas: "Ni riskas fariĝi pledantoj por difinitaj politikoj kaj kadroj de multlingvismo. (...) Laŭ mi, per nia engaĝo pri multlingvismo ni devas celi la edukadon, klerigadon de aliaj aktivuloj kaj organizoj, sed ankaŭ de ni mem. Finfine Esperanto devas funkcii, uziĝi, disvastiĝi en multlingva mondo: tio estas la nuna realo. Kompreni, kiel funkcias tiu mondo; kompreni, kiaj alternativoj donos pli da spaco kaj valoro al niaj ideoj; stimuli diskutojn kaj esplorojn pri tiuj alternativoj - jen niaj prioritatoj sur la kampo multlingvismo. Tio ne signifas senkritike subteni iun ajn analizon aŭ agadon, kiu ne donas taŭgan atenton al Esperanto; male, ni alportu nian pozitivan kritikon kaj kritikan kunlaboron al ĉiuj provoj mastrumi la multlingvecon por homaranecaj celoj."

La riskon vualitan per la diplomatie tonkineska lingvaĵo de s-ro Mark Fettes senvualigas s-ro Gary Mickle, usondevena berlinano kaj sennaciisto: "La lingvopolitikaj aliancanoj, kiujn celas Mark Fettes, estas grupoj nur marĝene interesaj por granda publiko kaj eĉ por la plej multaj esperantistoj, pro kio necesas demandi, kien oni alvenas, se oni posttrotas ilin". Aliloke Gary Mickle estis eĉ pli eksplicita: tiu nova UEA-strategio plaĉus precipe al naciistoj kaj dekstremuloj.

Sub Mark Fettes UEA estas evoluanta al organiza modelo de fondumo anstataŭ asocio, kiel montras la praktika delegitimigo de la Komitato, per la starigo de "Konsilio"; aliflanke ĝi politike evoluas laŭ tipe vehikla finvenkismo: ni sponsoru kaj sponsoriĝu je (la dekstra flanko en) la fronto de la daŭrebla disvolvo. Vehikla finvenkismo estis ankaŭ tiu de Lanti, kiu ligis esperanton al la klasbatale triumfonta laboristaro, kiel bone scias ankaŭ Mickle la SAT-ano: kaj tial inklina al la pereigo de la minoraj lingvoj, ne al ilia savo. Tradicia SAT-ano trovus en la "strategia vizio" de Fettes precize la malon de la Lanti-perspektivo, tiurilate.

Estas rimarkinde ke la organiza (mis)evoluo de UEA relative kongruas kun la nuntempo: pli kaj pli ofte internaciaj neregistaraj organizoj, precipe se gvidataj de intelektuloj el la anglosaksa civilizo, emas fariĝi "charity", financi aktivecon kiun ili nomas "projects", neglekti la opinion de la efektive suverena organo, la Asembleo (en la kazo de UEA, la Komitato). Kontraŭe, la strategia (mis)evoluo ne kongruas kun la nuntempo, sed reportas nin (se resti en Eŭropo) al la 1970aj.

Aliloke mi skribis pri la analogioj inter okcitanismo kaj esperantismo. En ambaŭ lingvaj movadoj je certa punkto aperis la ideo ke la fina venko (la oficialigo de la okcitana, ĉe la felibrismo) pasus tra la sponsorado de la kulturo de la maldekstro. Tial la okcitanistoj konvertiĝis al Mitterand, esperante en la fina venko post lia prezidentiĝo. La konvertiĝo bezonis dudekon da jaroj, sed tia generacia periodo utilis por lanta maturiĝo kaj laŭŝance kongruis kun la same ne rapida marŝo de Mitterand ĝis la Elizea Palaco. Sed ekde la 1980aj la okcitanistoj komprenis, ke tiu espero estas vana: la "gauche", malgraŭ favoraj asertoj pri la "regionaj lingvoj" (kaj eĉ pri esperanto), povis ŝanĝi nenion. Mi aparte bedaŭras tiun elreviĝon, ne nur pro politika elekto, sed ankaŭ pro sincera amikeco al la (jam mortinta) korifeo de tiu strategio, prof. Lafont.

Hodiaŭ la okcitanistoj forlasis tiun strategion kaj ekmalkovras sian raŭman vojon. La esperantistaro apudvivas la lastan iluzion de la vehikla finvenkismo (per UEA kaj sen ia Miterando) kaj la unuajn atingojn de la raŭmismo. Inter kiuj estas la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, kiujn UEA ĝis nun ne agnoskis.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 548 4-A, 22 dec 13]
 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0599 s s