Esperanta Civito

Forpasis la Vickonsulo de la Esperanta Civito


Hieraŭ matene mortis sen. Ljubomir Trifonĉovski, Vickonsulo de la Esperanta Civito, ĉefredaktoro de "Literatura Foiro", sekretario de Esperanta PEN-Centro.

Trafite de fortaj doloroj en sia hejmo, malgraŭ la helpo de la najbaroj kaj de alkurinta kuracisto li mortis pro pulma embolio. Komence de februaro 2013 lia korpo ege suferis pro granda traŭmato, kun rompo de preskaŭ ĉiuj ripoj. Tiam unu el la frakturitaj ripoj trapasis pulmon. Dum multaj semajnoj en korseto, fine de aŭgusto li aspektis jam bonfarte dum la inaŭguro de la orienta legacio en Budapeŝto. Meze de decembro li verve kontribuis al la Zamenhofaj Tagoj en Vraco kaj per skajpo atente sekvis la debaton okaze de la Tagoj de la Esperanta Kulturo en Andaluzio, kiel atestas la aŭdvida registraĵo de ERA.

La enterigo, laŭ ortodoksa rito, okazos morgaŭ en la antikva tombejo de Vraco, en ĉeesto de la bulgara esperanto-komunumo. La Konsulo komisiis c-anon Jordan Slavejkov, forumanon, laŭtlegi la oracion, preparitan de sen. Giorgio Silfer.

Kondolencas la Kapitulo, la Parlamento kaj la Kortumo de la Esperanta Civito.
Kondolencas Kooperativo de Literatura Foiro, la redakcioj de "Literatura Foiro" kaj "Heroldo de Esperanto", Esperanta PEN-Centro, Kultura Centro Esperantista.

[HeKo 548 5-C, 26 dec 13]

Kun grandega doloro mi volas vin informi, ke hodiaŭ, la 25-an de Decembro 2013 j. mortis mia plej kara Ljubomir Trifonĉovski- Ljubĉo! Lia koro simple ĉesis labori. Mi estas en grandega ŝoko!
Jordan Slavejkov

KULTURA CENTRO ESPERANTISTA ESPRIMAS AL VI SIAN PLEJ PROFUNDAN KONDOLENCON.
Giorgio Silfer, prezidanto / Elisabeth Amstad, vicprezidanto / Anna Bartek, sekretario

Grandega ŝoko vere! Mi ne povas kompreni. Li estis por mi tre kara amiko kaj lasas en mi truon!!! Dolore
Agneta Emanuelsson

Homo pacema, humila, ekvilibra, ĉiam servopreta, li ĉefredaktis la revuon "Literatura Foiro" ekde 1996, dum 18 jaroj kaj 108 numeroj. La esperanta kulturo suferas gravegan perdon kaj liaj geamikoj aliĝas al la doloro de la familio. Post tiom longa amika, frata kunlaboro, la adiaŭo estas trista, ege trista...
Carlo Minnaja

Kia trista mesaĝo atingis nin! Li restos en mia memoro kiel homo sincera kaj entuziasma por nia afero.
Dieter Rooke (ruĝa grupo)

La subita kaj neatendita forpaso de la amiko Trifonĉovski vekas grandan tristecon kaj kunsenton kun ĉiuj, kiuj estis al li proksimaj. Ni longe memoros lian viglan, entuziasman kaj simpatian eston kaj agadon kun ni en tiu ĉi mondo.
Bertil Nilsson, Prezidanto de la Esperanta PEN

Same por mi trafita de la malĝoja mesaĝo pri la forpaso de Ljubo.
Jarlo Martelmonto

Tre kortuŝis min la subita morto de mia Esperanto-PEN kolego kaj amiko Ljubomir Trifonĉovski kun kiu mi plurjare kunlaboris. Lastfoje mi vidis lin en Kroatio septembre 2012 dum la verkista renkontiĝo en Hrašćina ĉe bieno de Spomenka Štimec. Tre granda perdo por lia familio kaj nia PEN-centro kaj por Esperanto ĝenerale.
Zlatoje Martinov, membro de Esperanta PEN

Ho, terura perdo!!! Kara amiko!!! kio okazis al li? Ĉu malsano? Printempe li ja estis en Budapeŝto....
Judit Felszeghy

Mi ĵus eksciis ke Ljubomir mortis. Mi renkontis lin en Karlovo en junio-julio ĉi-jare, kaj parolis kun li sufiĉe longe, ĉar ni decidis iri al kafejo por ke ni povu trankvile interparoli. Estis tute bona, amika kaj interesa interparolo. Li aspektis al mi tute sana kaj bonstata. Do lia morto estas tre granda surprizo. Mi ege bedaŭras kaj kondolencas al vi.
Christer Kiselman

Akceptu miajn kondolencojn pro perdo de plurjara kunlaboranto kaj ankaŭ­ amiko.
Mariana Evlogieva

Hej! Kia katastrofo! Kio okazis al li, karaj geamikoj? Ni perdis gravan monumenton de nia afero. Ho ve!
Gbeglo Koffi

Ankaŭ nun tute ŝokite mi staras antaŭ la funebra novaĵo pri la forpaso de nia sen. Ljubomir Trifonĉovski. Nome de la Blanka grupo mi sendas niajn kondolencojn. Ege triste, sed amike kaj civitane,
Anna Bartek, estro de la Blanka grupo

Pasas tempo kaj mi ne sukcesas reagi je la morto de Ljubĉjo. Verŝajne mi neniam sukcesos. La informon pri la morto mi komprenis, legis, pripensis, sed mi lasas ĝin senresponde. Ljubĉjo, certe vi komprenas min.
Via amiko Walter Zelazny

Ege kortuŝis min la trista novajo pri la neatendiita forpaso de la alte estimata Sen. Ljubomor Trifonĉovski. En la nomo de Hungaria Esperanto Asocio mi profunde kondolencas, kaj senprokraste proponas aranĝi indan memorvesperon je lia honoro, sub la signo de Luno kajCervo.
Endre Dudiĉ, honora prezidanto de HEA

Li estis mia Amiko. La unuan fojon ni renkontis unu la alian, en Plovdivo, kien mi vojaĝis pro kooperativa aŭ iu junulara renkontigho. Nokte policano tuŝadis al ni la kubuton, se ni volis iomete pli bone dormi en la bonodora aero, kiu iĝis tia abrupte post la alveno el Jugoslavio. Li estis vera amiko. Li venis kvazau iu loka aeranĝelo, tiel senkomprene kaj memkompreneble, li nur aperis antaŭ mi.
La duan fojon ni renkontighis en Budapeŝto. Sur la internacia bushaltejo en la Popolbosko. Ni parolis pri literaturaj temoj neniam, kvankam ni ambaŭ estis literaturistoj.
Ripozu pace! Amiko!
Via Imre Szabó

La plej terura novaĵo, kiu nur povis veni antaŭ la festoj… Juna, gaja kaj aktiva… Vortoj mankas…
Nikolao Gudskov

Terure. Ekde nia junaĝo ni estis amikoj, plurfoje ni gastis unu ĉe la alia. Lastatempe malpli oftis la kontaktoj, sed de tempo al tempo ni renkontiĝis. Mi tre bedaŭras lian foriron.
László Szilvási

Ho ve! Li estis talenta verkisto, poeto, aŭtoro de teatraĵoj, tradukisto kma. Liaj libroj “Manuskriptoj por bruligo” kaj “Balado pri la luno kaj la cervo” estas vere bonegaj. La dua estas tradukita al la lingvoj angla, finna, itala, sveda. Brile kompetenta en literaturo, li nature estis perfekta redaktoro kaj recenzisto. “Literatura Foiro”, gvidata de li, laŭmerite estas taksata kiel la plej altnivela literatura revuo en Esperanto. Estis vera ĝuo kunlabori kaj simple amike babili kun li. Vere dolore, kiam forpasas tiom bonega homo, des pli tiom juna…
Valentin Melnikov

Talenta verkisto?! Mankas nur ke iu komparu lin kun Mandela. Per sia prisilenta, fidela redaktado de LitFol [?] li sukcesis iĝi unu el la kunmotoroj de silferismo.
Jorge Camacho

Sufiĉe fia rimarko, Jorge. Vi povintus atendi almenaŭ unu tagon.
Gábor Deák Jahn

Mi plurfoje verkis por "Literatura Foiro" sub la redakto de Ljubomir Trifonĉovski, kaj kunfunebras pri lia forpaso, des pli pri forpaso ĝuste en la kristnaska tago. Mi bedaŭras, ke mi neniam havos do okazon por renkonte pliprofundigi la konatecon kun li. Miajn kondolencojn al lia familio kaj aliaj plej rekte trafitaj de tiu ĉi perdo. En 2011 mortis laborkolegino mia, nur 51-jara; la memoro pri ŝi vive revenas al mi, kiam mi esprimas kunsenton kun geamikoj ĵus perdintaj sian karulon nur 54-jaran.
Mi dankas al Carlo Minnaja pro la sciigo pri tiu ĉi forpaso. Bedaŭre
Probal Dasgupta

Mi vere kondolencas. Kia malĝojiga novaĵo, en tago kiu devus esti ĝojiga. Grava perdo. Bonvolu transdoni al lia familio miajn sincerajn kondolencojn.
Claude Nourmont

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0573 s s