Esperanta Civito

Literatura matineo honore al Ljubomir Trifonĉovski

Kooperativo de Literatura Foiro kaj Kultura Centro Esperantista omaĝos al sia multjara, karmemora membro Ljubomir Trifonĉovski per literatura matineo, 22 februaro 2014. Liaj geamikoj ĉe KCE kaj LF-koop ariĝos en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono (la sola Esperanto-Domo en Svislando) por prezenti kantojn, teatraĵon, prelegojn honore al lia agado por nia kulturo.

Por la okazo estos prezentita ankaŭ la februara numero de "Literatura Foiro", la unua ne redaktita de sen. Trifonĉovski. Sed ankaŭ estos komunikitaj ĝis nun ne konataj detaloj pri la vivo de la forpasinta Vickonsulo kaj pri la sekvoj de lia morto: interalie pri instrukcio kiun li lasis por sia funebra ceremonio, aŭ detaloj pri lia heredaĵo.

Eblos sekvi la matineon per skajpo: sufiĉos konekti sin al la adreso de la prezidanto de KCE.

La 22an matene okazos la Asembleo de KCE, la 23an matene la ĝenerala Asembleo de LF-koop.

[HeKo 549 2-B, 3 jan 14]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2205 s s 
  Total: 0.2344 s s