Esperanta Civito

Naturamikara asembleo la 13an de marto 2014


Esperanta Naturamikaro havos sian ordinaran asembleon en Malago, ĉe la Esperanto-Domo, 13 marto 2014, sub la prezido de sen. Julio Herrero.

Lastatempe la asocio plenumis ankaŭ la lastan burokratian demarŝon, nome la enskribigon en la Urba Registro de la Societoj, por rajti je diversaj avantaĝoj. Ĝia aktiveco eniris la fakojn kulturo, mediprotektado, pacedukado, sub la aŭspicio de la magistrato.

Fine de aprilo 2014, kunlabore kun la loka societo "Marbordo de la Suno" (ankaŭ prezidata de sen. Herrero), ENa organizos du prelegojn en Malago kaj Sevilo, pri la rilatoj inter lingvoj kaj ekonomiko. Meze de oktobro 2014 ĝi kunlaboros kun Esperanta PEN-Centro por la realigo de kolokvo pri tradukarto, en Malago mem.

Kompreneble ENa havas transnacian horizonton; sed la aktiveco ankaŭ sur loka tavolo (inkluzive de kursoj, prelegoj, bibliotekaj rilatoj) estas grava por ĝia firmigo kaj por la prestiĝo de la Esperanto-Domo en Hispanio.

Ĉi-jare okazos la renovigo de la Komitato kaj de la revizora kolegio. La eliranta Komitato rekandidatiĝas bloke.

[HeKo 549 6-B, 7 jan 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0569 s s