Esperanta Civito

Literatura Foiro - februaro 2014

La unua numero de "Literatura Foiro" post la forpaso de Ljubomir Trifonĉovski estas omaĝo al la karmemora ĉefredaktoro. Tamen ne temas pri aro da nekrologoj, kvankam emblemas funebra soneto de Nicolino Rossi, la oracio de Giorgio Silfer kaj laŭdacio de Julian Modest. Preskaŭ ĉiuj redakcianoj kontribuis per eseo aŭ prozaĵo, memore pri sen. Trifonĉovski.

La rakontoj estas ĉiuj tradukitaj: "La trajno" de Géza Csáth (Giorgio Silfer), "Elizabeta de Mesino" de Giovanni Boccaccio (Perla Martinelli), "Kardelo" de Ghassam Kanafani (Tomasz Chmielik). Eseojn proponas Vinko Oŝlak pri etiko, Walter Zelazny pri lingvopolitiko, Zlatoje Martinov pri tradukarto, Leif Nordenstorm pri Bagavadgito, Armando Zecchin pri Etty Hillesum kaj Erzsebet Csicsery-Ronay pri roŭmaj verkistoj en Hungario (tradukis Perla Martinelli).

Vimala Devi, per la traduko de Manuel de Seabra, aŭtoras teatraĵon: "La gast-bofilo"; Bertil Nilsson raportas pri Masha Gessen el Rusio; kaj Carlo Minnaja, la nova ĉefredaktoro, tradukis valorajn fragmentojn el Cicerono.

La numero 267 (februaro 2014) aperas akurate kaj kun tre bela kovrilo, frukto de la grafika kunlaboro inter Andrea Lago kaj Perla Martinelli; ĉi-lasta prizorgis grafike ankaŭ la internon kaj responsas pri la imprimaturo. Ankaŭ la akurateco kaj la bela grafiko estas omaĝoj al Ljubomir Trifonĉovski, ne nur pruvo pri la fortikeco de la eldonejo.

La revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Mendebla ankaŭ tra nia redakcio aŭ rekte ĉe la eldonejo: LF-koop, CP 928, 2301 La Chau x-de-Fonds (Svislando), <lf-koop ĉe esperantio.net>.

[HeKo 551 1-B, 29 jan 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0592 s s