Esperanta Civito

Afrika numero de "Heroldo de Esperanto"


La 89an jarkolekton de "Heroldo de Esperanto" fermis numero tute dediĉita al Afriko. Estas la sola papera gazeto en Esperantio kiu donas tiom da atento al la nigra kontinento. La numero montras la diversajn facetojn de la afrika Esperantio.

Unuflanke, la atento ekskluzive pri la lingvoinstruado, laŭ strategio kiu kulminis per la 5a kontinenta kongreso, ariginta tridekon da homoj en Benino, post 17-jara paŭzo.

Aliflanke, la intereso pri afrika vojo en Esperantio, fare de la Esperanta Civito, kun artikolo pri Mandela probatalanto de lingvaj rajtoj, prezento de originala kamerunia verkistino, la tekstoj de la prelegoj de konsulo Marie-France Conde Rey okaze de la debato en Burundio pri la 50-jariĝo de la sendependiĝoj kaj okaze de la Duonmonato pri la kabinda kulturo.

Aldone, la disvolviĝo de privataj iniciatoj lige kun nia lingvo: privata lingvolernejo en Sud-Afriko, la fama Institut Zamenhof en Lomeo, turisma entrepreneto en Togolando.

Evidentiĝas ke nur eŭropaj esperantistoj interesiĝas pri Afriko, ekster la kontinento mem. Kaj tio okazas plej ofte individue, kaj plej ofte en franclingvaj ekskolonioj. La projektoj de UEA koncentriĝas al la eventuala organizado de Universala Kongreso, dum tiuj de la Esperanta Civito turniĝas al alispecaj investoj.

La numero 17:2013 de "Heroldo de Esperanto" enhavas kontribuojn de pluraj afrikanoj, sed estis realigita ĉefe de gec-anoj Anna Bartek, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. La gazeto estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 551 6-B, 8 feb 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0544 s s