Esperanta Civito

Márkus en la Budapeŝta literatura kafejo

Dum la 12a literatura kafejo antaŭhieraŭ en Budapeŝto d-ro György Nanovfszky salutis la partoprenantojn, nome de Fajszi Amika Rondo kaj de Esperanta PEN-Centro. Post la antaŭparolo, d-ro Gábor Márkus prelegis pri fora kaj proksima Oriento.

Unue li parolis pri sia sekva vojo al Azio, al Sud-Koreo, kie li instruos interalie esperanton. Poste li prelegis pri siaj pasintjaraj travivaĵoj en Israelo, pri kiuj li eĉ verkis libron. Pasintjare la 7a Azia Kongreso de Esperanto okazis en
Jerusalemo en aprilo. Tiu daŭris nur kvar tagojn, sed d-ro Márkus restis en Israelo ĉirkaŭ unu monato, kaj vizitis multajn religiajn lokojn kaj en Israelo kaj en la teritorio de Palestina Aŭtoritato.

Post la prelego, la relative nombra publiko havis demandojn, ĉefe pri diversaj religioj, ekzemple pri la nazorea religio. Fine, responde al demando, eksambasadoro Nanovfszky diris kelkajn vortojn pri la nuna situacio en Ukrainio.

[HeKo 552 7-B, 22 feb 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0556 s s