Esperanta Civito

Dennis Keefe pri intereso-konflikto en UEA

S-ro Dennis Keefe, B-komitatano de UEA (elektita per sekreta baloto de la individua membraro), levis publike la demandon pri interes-konflikto en tiu asocio:

"Sendube multe da Komitatanoj sekvas la nekutime akran diskutadon en la retdiskutejo de UEA-Membroj. Kiel multaj Komitatanoj ankaŭ sendube nun scias, tiu fajra interparolado estas pri la entrepreno Kosmo kaj pri la konflikto inter tiu firmao kaj la retĵurnalo Libera Folio. Kelkaj homoj pensas, ke ie en la strukturo de la Komitato ekzistas konfliktoj de interesoj. Mi persone ne vidas indikon de intereso-konflikto de Kosmo, ĉar ili anoncis ĉion antaŭ jaroj, detale indikis tion kion ili faros, kaj eĉ publike listigis sian rilaton kun ĉiuj aliaj asocioj. Certe, nun ekzistas granda opinio-divido inter la UEA-membraro rilate la makleran procentaĵon ricevatan de Kosmo, sed tio estas alia afero."

"Ĉu por la bonfarto, kaj la motivigo de la kunlaborado de la individuaj membroj de UEA, ne estus bone montri al ĉiaj kaj ĉiuj membroj, ke ni Komitatanoj sen intereso-konfliktoj laboras: A-komitate, B-Komitate, C-komitate kaj nun Konsilio-Komitate? Se iu estas membro de la nova Konsilio, ĉu eblus montri, ke oni ne profitas persone de tiu posteno?"

"Ni estas internacia asocio, kaj por motivigi membrojn tra la tuta mondo, homojn kiuj havas malsamajn esperojn, malsamajn kutimojn, mi kredas, ke individuaj UEA-membroj devas fidi 100 elcente pri la bonkoreco kaj celstreba laboro de la Komitato de UEA. En unu lando, en unu limigita socia grupo, oni povas akcepti kaŝecan laboron, interfamilian laboron, interamikan laboron, kun la ideo, ke membroj de la plej centra grupo de tiaj socioj ricevas la plaj grandan nombron da priviligioj, sed NE en internacia organizo. En internacia asocio, travidebleco estas avantaĝo, fruktodona avantaĝo."

[HeKo 553 1-A, 24 feb 14]

Rafael Henrique Zerbetto komentarias:
Keefe pravas pri tio, ke estas bone pridiskuti travideblecon kaj intereso-konfliktojn ĉe UEA. La konflikto inter Kosmo kaj LibFol, kiu certe ankaŭ estas iugrade konflikto inter Kalle [Kniivilä] kaj Franĉesko [Maurelli], sed ĝi tute ne rilatas al UEA. Tamen, en la diskutado oni provis ligi UEAn al tiu konflikto, kaj diversaj samideanoj nun vere kredas, ke Franĉesko profitas de UEA, kvankam estas neniu kontrakto inter Kosmo kaj UEA. Necesas, do, klarigi al homoj ke fimencioj pri UEA ne kongruas kun la faktoj, kaj ke UEA tute ne rilatas al tiu bedaŭrinda disputo inter entrepreno kaj retĵurnalo.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0609 s s 
  Total: 0.0775 s s