Esperanta Civito

Unua UEA-seminario por aktivuloj pri komunikado

Dudeko da personoj, inkluzive de la prelegantoj, ĉeestis la unuan seminarion por aktivuloj pri komunikado, organizitan apud Budapeŝto fare de la vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Stefan MacGill (denaska esperantisto), 21-23 marto 2014.

La ĉefaj kontribuoj venis de la menciita kaj de Petro Baláž, Veronika Poór, Orlando Raola, Lu Wunsch-Rolshoven. En la debatoj aktivis Giorgio Silfer kaj László Szilvási. Fakte la partoprenantaro konsistis pliparte el personoj super la kvindeka aĝjaro, malgraŭ la paralela disvolviĝo de Junulara Esperanto-Renkontiĝo, organizita de la hungara landa sekcio de TEJO.

Laŭ d-ro Silfer, "la seminario estis utila por kompreni la evoluon internan en UEA, pli ol por akiri fakajn konojn. Laŭ la nomoj de la invititoj kaj la ideoj de ili esprimitaj, eĉ fare de la vicprezidanto, ŝajnas ke tiu asocio malpli vartas ol antaŭe sian superegoon, kaj efektive komencas paŝi al pli plurisma vidpunkto, kvankam la elefanteska <strategia plano> ankoraŭ foras el tio."

Eblas skizi analogion inter UEA kaj ia okcidenteŭropa komunista partio. Neniu el la du jam revas pri Fina Venko, sed restas la strukturo tiucele kreita, aŭ kreita kun tia pensmaniero. Unuflanke, tiu strukturo utilas por flegi la interesojn de estroj kaj burokratoj, aliflanke ĝi provas trovi lokon inter la diversaj novaj realaĵoj.

Tiuj novaj realaĵoj, kiuj p(r)ovas disvastigi esperanton eĉ sen UEA, estas la privataj iniciatoj (kiel E @ I), la interreta medio kaj la Esperanta Civito. Ĉi-lasta tamen estas la sola kiu kaj transnacias kaj praktikas alternativan organizan filozofion: subjekto de internacia juro (anstataŭ internacia neregistara organizo), konsorciaj unuoj (anstataŭ landaj sekcioj), federalismo (anstataŭ centralismo).

[HeKo 554 3-A, 23 mar 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0388 s s 
  Total: 0.0549 s s