Esperanta Civito

Mortis Geraldo Mattos, verkisto kaj akademiestro

Hieraŭ forpasis, dumdorme, akademiano Geraldo Mattos Gomes dos Santos, naskita en 1932, esperantisto de 1948, membro de la Akademio de Esperanto ekde 1970 (prezidanto 1998-2007). Apopleksio trafis lin jam en oktobro 2013: li tamen restis mense vigla kaj bonhumora.

Geraldo Matos estis lingvisto, emerita profesoro de Federacia Universitato de Paranao kaj de Pontifika Katolika Universitato de Paranao, kie li profesoris ankaŭ pri esperanto.

En la literatura kampo li sin prezentas per poemo ("La tento de junulo", 1953), per kvinakta historia teatraĵo "Ivan la Sesa" (1953) kaj per longa rakonto "La nigra Spartako" (1955), kiu fabelas pri eposo de la brazila historio, eventoj okazintaj en la deksepa jarcento.

Legu pli en la aprila numero de "Literatura Foiro", kies multjara abonanto prof. Mattos estis.

[HeKo 554 4-A, 24 mar 14)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0125 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0695 s s 
  Total: 0.0820 s s