Esperanta Civito

Longa rakonto verkita de Giorgio Silfer en la hispana

Pro ricevita propono, c-ano Giorgio Silfer verkis longan rakonton en la kastilia, en marto 2014 (kun kelkaj frazoj en la andaluza, ĉar la intrigo disvolviĝas en Malago). Neniam antaŭe li verkis hispanlingve, kvankam li doktoriĝis en 1981 ĝuste pri la hispana literaturo.

"Skribe la kastilia ne estas facila lingvo: la uzo de la diakritoj, de la tensoj en subordigita propozicio, de la akuzativo, de diversaj pronomaj partikuloj malkuraĝigas fremdulon. Tamen amuzis min la verkado de ĉi tiu rakonto, mi povas eĉ diri ke ĝi verkiĝis kvazaŭ per si mem" klarigas prof. Silfer. "La tuto startis dum kunveno de la kulturaj societoj en la urbodomo de Malago, kie mi partoprenis nome de Esperanta Naturamikaro. Kiam la gvidanto de flamenka lernejo plendis pro ne sufiĉa uzo de iuj publikaj ejoj en certa kvartalo, li inspiris la figuron de la onklo de la protagonisto, 12-jara knabo. Mi ankaŭ serĉis tiun ejon, apud tombejo. Tie inspiris min kanto de unu el miaj plej ŝatataj kantistinoj, Mor Karbasi, kiun mi konas persone."

Pri kio temas en la rakonto? "Fakte temas pri la fino de infanaĝo, dum kiu andaluza knabeto ĉiusomere spertis la apudecon de amata kuzino el Germanio, filino de elmigrinta onklo. Li havas alian, tre sagacan onklon (kiu longe vivis en Meksiko: leksikaj spuroj pri tio ankaŭ aperas, ekzemple en lia uzo de "mitote" anstataŭ "alborote") kaj tre inteligentan, sed bizare kristanan patrinon, kiu konas la Biblion pli bone ol pastro. Ili utilas por alfronti temojn pri kiuj infanoj scivolas: vivo kaj morto, amo kaj sekso, eŭtanazio kaj abortigo, kaj tiel plu."

Dum literatura kafejo en Budapeŝto la aŭtoro ricevis la demandon, ĉu li esperantigos sian rakonton. La respondo estis negativa, ĉar la peno por tio ne estus malpli granda ol tiu por la ĝusteco de liaj hispanaj gramatiko kaj ortografio. "La hispana estas unu el la lingvoj leksike plej riĉaj en la mondo: ekzemple, por klarigi diversajn ridetojn de la onklo, jen mildajn jen amarajn, mi povis uzi metafore la nomojn de la oranĝofloro kaj de diversaj oranĝaj specioj (lernitaj en loka bazaro): eĉ en la itala mankas tiaj specifaj vortoj, kvankam Sicilio produktas oranĝojn, eventuale pli bonajn ol en Andaluzio... Tro komplike: efektive duan rakonton en la hispana mem mi neniam verkos."

[HeKo 555 4-A, 10 apr 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0459 s s 
  Total: 0.0597 s s