Esperanta Civito

La franca E-D-E kontraŭas la krimean secesion


Per gazetara komuniko datita 16 marto 2014, subskribita de Pierre Dieumegard sekretario, la franca sekcio de la politika partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto alprenis pozicion kontraŭ la secesio de Krimeo. Jen ĝiaj kernaj frazoj:

"Eŭropo-Demokratio-Esperanto (Francio) vokas la respondeculojn de la Eŭropa Unio, kaj precipe tiujn de la Komisiono, ke ili ekkonsciu pri la graveco de la politikaj problemoj, kaŭzitaj de la lingva kaj kultura diverseco."

"Unue, kaj rapide, estas necese, ke ili montru per diplomataj rimedoj al la respondeculoj de Rusio kaj Ukrainio, ke referendumo, organizita nur du semajnojn post perforta povo-preno, ne povas inde reprezenti la volon de la loĝantoj de Krimeo."

Due, kaj je pli longa temp-limo, estas necese, ke en la Eŭropa Unio, ili klopodu disvolvi la ilojn por demokrata debato. Tiu estas nun sufokita de la nuranglalingva funkciado de la institucioj, en plena kontraŭdiro de la diversaj lingvoj, uzataj de la eŭropaj civitanoj."


La gazetara komuniko de E-D-E ne mencias la statuson de la rusa lingvo (kaj de aliaj minoritataj lingvoj, kiel la hungara kaj tatara) en Ukrajno.

[HeKo 555 5-A, 12 apr 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0382 s s 
  Total: 0.0509 s s