Esperanta Civito

La numero 2219 de Heroldo de Esperanto


La numero 2219 (3:2014) de "Heroldo de Esperanto" enhavas la kalendaron de esperanto-aranĝoj dum 2014: la plej vasta listo trovebla en nia gazetaro, reale kaj virtuale, kun mapo pri la situo de la ĉefaj eventoj, almenaŭ en Eŭropo: Sud-Ameriko ja gastigos UKon kaj IJKon.

Malluma horizonto diversloke en la mondo inkluzivas Esperantion: la interetnaj konfliktoj en Eŭropo, la seksa diskriminacio en Afriko, la misfamigaj konfliktoj ene de UEA, la konstanta deficito de landaj asocioj (plej terure en Svisa Esperanto-Societo)...

Kultura Centro Esperantista feliĉe superis la krizon kaŭzitan de la paro Liu-Rooke (ekstere apogitaj de Mireille Grosjean). Esperantistoj aktivas publikrilate en Orienta Eŭropo. Kognitivistiko aperas ankaŭ en lingvotestado. Esperanta Naturamikaro partoprenas ekologiajn zorgojn.

La trisemajna informa gazeto pri la esperanto-mondo publikigas ankaŭ tion kion aliaj oficialaj organoj kaŝas aŭ prisilentas: legi ĝin necesas por almenaŭ sintezi propran vidpunkton. Heroldon posedas, eldonas kaj administras LF-koop, Svislando. Redakcio: Anna Bartek (kroniko, rubrikoj), Perla Martinelli (kulturo), Giorgio Silfer (profundigoj). Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 556 1-B, 17 apr 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0583 s s