Esperanta Civito

Artkomedio envenas nian originalan teatron


Antaŭeniras la laboro de c-ano Giorgio Silfer, kiu strebas enkonduki artkomedion en la teatron originale esperantan. Tiucele li rilatadas kun teatra trupo en Andaluzio. Tiuj kontaktoj kondukis al profundaj ŝanĝoj en la origina enhavo de lia dramo "La verda Arlekeno".

"La verda Arlekeno", diras la aŭtoro, "vidas la faman maskon protagonisto apud lia mastro, grafo Viktoro. Ni estas en 1905, kaj la ekstravaganca nobelo konvertiĝis al esperanto: lerninte ĝin, li postulas ke ankaŭ lia unusola servisto, Arlekeno, parolu ĝin kaj surhavu ne plu buntan sed verdan livreon. Arlekeno plendas pri la nova bizaraĵo de sia mastro ĉe kolego Brigelo, kiu konsilas lin forlasi la grafon kaj iĝi memstara laboristo, kiel faris Brigelo mem, nun gastejestro. Sed la rilato inter grafo Viktoro kaj Arlekeno estas iel mistere tro forta. Kiam la aristokrato ordonas prepari la kofrojn por vojaĝi eksterlanden, Arlekeno tuj obeas."

Origine, la du freŝe bakitaj esperantistoj vojaĝis tra Eŭropo, kaj trafis diversajn aventurojn, ĝenerale amuzajn. Sed en la lasta versio ili ne veturas de lando al lando, ili celas rekte la internacian esperantistan kongreson. Ĉi tiu kongresa sperto fariĝis la ĉefa parto de la komedio, kiu nun konsistas el prologo (grafo-Arlekeno-Brigelo), akto kaj epilogo.

La epilogo revenas al la komenca ideo: la grafo jam laciĝas je tiu ludo, kaj serĉas novan ŝatokupon; sed Arlekeno, kiu pro la lingvokono spertis unuafoje senton de egalrajteco ĉe sia mastro, trovas la forton ribeli kaj forlasi lin, sekvante sian novan identecon de transnaciulo.

"Se la prologo kaj la epilogo postulas efektivajn dialogojn, la ĉefa akto lasas liberan spacon al la improvizado. Dum tri kvaronhoroj la maskoj alternus sur la scenejo, prezentante iel karakterizajn tipojn de esperantistoj. Tiel la komedio satirus pri diversaj verdaj donkiĥotoj. Mi decidis ankaŭ rompi certajn skemojn: ekzemple Doktoro Balanzono povos esti virino, Doktorin’ Balanzona el Mirlando. Tio karikaturas tipan figuron en Esperantio: la elementa instruist(in)o" diras Giorgio Silfer.

En tiu centra akto necesas alfronti la lingvan demandon. La aŭtoro solvas ĝin per speco de grameloto, bazita sur mimado, gestoj, esperanto, onomatopeoj kaj iel piĝinigitaj latinidaj lingveroj. La tuto estus komprenebla eĉ sen lingvokono, danke al la talento de la geaktoroj, kvazaŭ en "Mistero buffo" de Dario Fo.

Legu pli en "Literatura Foiro"  269, junio 2014

[HeKo 556 6-a, 25 apr 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0575 s s