Esperanta Civito

Partoprenontinoj en la 5a Ateliero de FEM


Por la 5a Ateliero pri beletra kaj komunika kreivo estis akceptitaj (laŭ la ĉefa eduklingvo): Anna Bartek (HU), Dorota Helena Burchardt (PL), Marie-France Conde Rey (FR), Judit Felszeghy (HU), Polina Kalnitskaya (RU), Miroslava Kirova (BG), Chamberline Nguefack (FR), Etel Zavadlav (HR). La Atelieron ĉeestos ankaŭ d-ino Perla Martinelli (IT), ĉefredaktoro de "Femina". Du atelieraninoj (ankoraŭ) ne havas la esperantan civitanecon.

Temas pri la plej vasta ateliero organizita de Feminisma Esperanta Movado, en Budapeŝto 10-16 majo 2014. Ĝi inkluzivos la partoprenon/ĉeeston en la Asembleo de FEM, en la Asembleo de Esperanta PEN-Centro, en la ordinara Parlamenta sesio de la Esperanta sesio; okazos vizito ĉe la Fajszi-kolektaĵo, renkontoj kun hungaraj aktivulinoj, ĉeesto en literatura kafejo (kie gastos sen. Marie-France Conde Rey, prezentante sian lastan poemaron).

Tute certe estos diskutata ankaŭ la futuro de la elstara revuo "Femina", kies stirilon c-ino Perla Martinelli lasos fine de la kolekto 2014, post naŭ jaroj (kaj tridek ses numeroj) da altnivela redaktado.

La formado, parte komuna parte individua, disvolviĝos precipe en la sidejo de la Orienta Legacio de la Esperanta Civito. Teknikan apogon donas Fajszi Amika Rondo, prezidata de c-ano György Nanovfszky. Trejnisto: sen. Giorgio Silfer.

[HeKo 556 7-B, 27 apr 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0834 s s 
  Total: 0.0975 s s