Esperanta Civito

Mireille Grosjean por Vjetnamo kontraŭ Ĉinio

S-ino Mireille Grosjean nomata Mirejo, prezidantino de Internacia Ligo de Esperantistoj Instruistoj, kunprezidantino de Svisa Esperanto-Societo, "persona non grata" ĉe Kultura Centro Esperantista, iniciatis kampanjon kontraŭ Popola Ĉinio, disvastigante kampanjon de vjetnamanoj, laŭ la suba cirkulero.

Kiel konate, meze de majo 2014 en la komunisma Hanojo okazis pogromoj kontraŭ gecivitanoj de la komunisma Ĉinio. Miloj da ĉinoj fuĝis kaj fuĝadas el Vjetnamo.

(fonto: AVE-Westermayer)

Dum la lastaj tagoj, la vjetnama popolo kaj la internacia komunumo multe maltrankvikiĝis pri kontraŭleĝa instalado de profunda akva borad-platformo Haiyang Shiyou 981 fare de [Popola] Ĉinio ĉe situo 80 naŭtikajn mejlojn profunde en kontinenta breto de Vjetnamio kaj ĉirkaŭ 120 naŭtikajn mejlojn de la vjetnama marbordo. Cetere, Ĉinio mobilizis por funkciado en la areo grandan nombron de ŝipoj, inkluzive de militaj ŝipoj kaj aviadiloj, kiuj timigis kaj atakis ŝipojn de Vjetnama Marborda Polico kaj ŝipojn de Fxiŝkaptado Kontrolo kaj aliajn ŝipojn kiel boatojn de fiŝistoj fiŝkaptantaj en vjetnamaj akvoj. Tio pliigis streĉiĝojn en la Orienta Maro.

La ĉinaj unuflankaj movoj serioze malobservas vjetnaman suverenan rajton kaj jurisdikcion super ĝia ekskluziva ekonomia zono kaj kontinenta breto, kontraŭas la Deklaracion pri la konduto de Partioj en la Orienta Maro (DOC) inter Ĉinio kaj ASEAN-membroŝtatoj , kaj serioze malrespektas la 1982 Konvencion de Unuiĝintaj Nacioj pri la Leĝo de la Maro (UNCLOS). Ili negative influas pacon kaj stabilecon en la regiono kaj la mondo entute, samtempe subfosadante la rilatojn de amikeco kaj kunlaboro inter Vjetnamio kaj Ĉinio, kiuj estis penige konstruitaj kaj nutritaj de generacioj de gvidantoj kaj popolo ambaŭ landoj. La vjetnama flanko estis persista kun pacaj mezuroj insistante, ke Ĉinio metu finon al la supre menciitaj movoj, retiru la platformon kaj ĉiuj eskorto-ŝipojn kaj aviadilojn el la ekskluziva ekonomia zono kaj kontinenta breto de Vjetnamio, kaj obeu la internacian juron kaj la DOC.

Ni notas kun dankemo, ke dum la pasintaj tagoj amikaj individuoj kaj organizoj en la mondo esprimis sian maltrankvilon, kaj levis sian voĉon en protesto kontraŭ la ĉinaj movoj kaj apogis la  justan kaj sagacan pozicion de Vjetnamio.

Tamen, spite de la klopodoj de Vjetnamio kaj internacia opinio, ĝis nun, Ĉinio daŭrigis siajn iam pli seriozajn malobservojn.

En tia kunteksto, ni fervore alvokas internaciajn geamikojn, individuojn kaj similajn organizojn,  politikajn rondojn, kaj pac- kaj justec-amantajn homojn en la mondo daŭre levi siajn voĉojn por postuli, ke Ĉinio rapide retiru la platformon, eskorto-ŝipojn kaj aviadilojn el la ekskluziva ekonomia zono kaj kontinenta breto de Vjetnamio, respektu
internacian juron kaj juran suverenecon de Vjetnamio, kaj ĉesigu unuflankajn agojn minacantajn pacon, stabilecon kaj sekurecon en la regiono.

(fonto: AVE-Westermayer)

[HeKo 558 9-A, 30 maj 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0462 s s 
  Total: 0.0596 s s