Esperanta Civito

Literatura konkurso "Liro-2006"


"La Ondo de Esperanto", la organizanto de la tradicia literatura konkurso Liro-2006, ricevis ĉi-jare 38 konkursaĵojn de 21 aŭtoroj el 16 landoj. Neniam pli frue "Liro" allogis konkursemulojn el tiel multaj landoj.

Laŭreatoj de Liro-2006
Originala prozo: Katarzyna Tempczyk (Pollando) pro "Kiamaniere mi venkis beleckonkurson, aŭ kiujn sukcesojn ofertas la malsukcesaj planlingvoj".
Originala poezio: Dimitrije Janiĉiĉ (Serbio) pro "Matene".
Traduka poezio: Klara Ilutoviĉ (Ruslando) pro "La desegnaĵo" de Agnija Barto.
Traduka prozo: Edmund Grimley-Evans (Britio) pro "Diagnozo de morto" de Ambrose Bierce.

Pluraj personoj el diversaj landoj ricevis laŭdajn menciojn. La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2009 havas ekskluzivan rajton publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en "La Ondo de Esperanto", libroforme kaj elektronike.

(subskribis: Halina Gorecka, sekretario de Liro-2006)

[HeKo 319 6-A, 28 dec 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0597 s s