Esperanta Civito

Malbonas la aero en UEA survoje al Bonaero

Kreskas la zorgemo en Universala Esperanto-Asocio pro la manko de estrara raporto, submetenda al la Komitato kaj al ĉiu asociano, laŭ la rajto statute donita eĉ al individuaj membroj, okaze de t.n. Ĝenerala Kunveno.

Laŭ sia kutimo, post almenaŭ trisemajna silento en "Libera Folio", Kalle Kniivilä komencis "alnajli ĉerkon por la fiaskinta estraro", listigante la (ne)atingojn de la estraro prezidata de d-ro Mark Fettes. Ĉi tie tamen endas fari distingon inter la manko de estrara raporto kaj la manko de plenumitaj celoj.

Pri la plenumo de la estrara celaro (pli pompe: strategia laborplano aŭ eĉ vizio) responsas kaj la estraro kaj la burokrata aparato. La unua devas direkti kaj kunordigi la homajn resursojn kaj materialajn rimedojn. La dua konsistigas la salajratajn homajn resursojn, de kiuj oni atendas plenumon de la estraraj direktivoj, pli ol oni atendu de simplaj volontuloj.

Ŝajnas tamen ke la burokrata aparato estas preskaŭ tute engaĝita en la prizorgo de konstantaj servoj kaj rutinaj taskoj, tiel ke la salajratoj apenaŭ estus kalkuleblaj inter la homaj resursoj utilaj por la plenumo de la estrara celaro. La dungitoj laboras funkcie kaj ne projekte. Tio signifas ke la estraro maltrafis la tujan prioritaton: krei projektoteamon el la disponeblaj resursoj, por plenumi la estrarajn celojn. Krome, la estraro maltrafis la utiligon de la materialaj (ankaŭ financaj) rimedoj, se veras ke ĝi disponis je cent mil eŭroj (!) kaj je cento da informadikaj geniuloj (multaj UEA-anoj kompetentus pri ĉio rilate komputilojn...), por fine progresi neniom rilate novan retejon, telematikan voĉdonadon ktp.

Malfrue liverita (fakte ankoraŭ liverota) estrara raporto estas problemo ekster la estrara celaro. Ĝi montras mankon en la funkciado, ne en la projektado. Nome, kulpas la persono(j) kiu(j) devus plenumi tiun funkcion. Laŭ la normaro de UEA, la ĝenerala sekretario responsas pri la kunvokoj de la Komitato (art. 4 de la Komitata Regularo); "in extenso" li responsas pri la plenumo de ĉiuj proceduraj paŝoj por ke la Komitato efike laboru, kio signifas ĝustatempan kunvokon, ĝustatempan liveron de la necesaj dokumentoj ktp. En tiu ĉi kazo, la kulpulo nomiĝas Martin Schäffer.

Do ni troviĝas antaŭ du konsideroj: unue, la estraro ne sukcesis ankoraŭ adekvate direkti kaj kunordigi la homajn resursojn kaj materialajn rimedojn de sia asocio; due, la ĝenerala sekretario specife maltrafis la ŝancon pruvi ke germanoj estas stereotipe la plej akurataj, disciplinitaj kaj laborkapablaj homoj en la mondo... Restas por vidi ĝis kioma grado la dungitaro mem, kaj unuavice la ĝenerala direktoro, efektive kunlaboris apoge al sia dungintaro, nome la estraro mem.

(UEA-ano kun la esperanta civitaneco)

[HeKo 560 8-A, 22 jun 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0589 s s