Esperanta Civito

PEN-kunveno pri tradukarto en Girona


Dek sep literaturoj estas reprezentataj en la konferenco de la PEN-Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj, okazanta en Ĝirono (Katalunio). Ili estas la esperanta, eŭska, finna, franca, hungara, japana, kataluna, kebeka, kosova, kurda, portugala, romanda, slovena, sud-afrika, svisitala, tibeta, ujgura.

La konferenco enfokusiĝas al tri temoj, kun respektivaj forumoj: "Tradukado kiel radikala kaj fundamenta sperto" (prezidas Josep Maria Terricabras); "Kreiva lingvo: ĉu literatura lingvo havas ankaŭ kreivan povon?" (prezidas Franca Tiberto); "Novaj teknologioj: kiujn eblojn ili malfermas por literatura kreado? ĉu ili estas nur rimedo por verki pli facile?" (prezidas Simona Ŝkrabec).

La diskuto en la unua forumo drivis al la demando pri fideleco kaj miskompreno. Sen. Giorgio Silfer alparolis la publikon stirante la atenton al la fakto ke, en literatura tradukado, la fideleco al la formo ne gravas malpli ol tiu al la enhavo. Li menciis la tradukon de "Hamleto" al esperanto, kun la polemiko inter Newell kaj Rossetti, kiu imputis la unuan pro superflua peno, tial ke "Hamleto" estis jam plej bone tradukita de Zamenhof mem. Newell replikis ke "certe Zamenhof plej bone esperantigis Ŝekspiron, sed Newell strebas ŝekspirigi esperanton".

[HeKo 560 9-B, 26 jun 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0558 s s