Esperanta Civito

Rooke agnoskis la finon de sia mandato

C-ano Dieter Rooke agnoskis la finon de sia mandato, post la apliko de la artikolo 6 de la Senata Reglamento, per letero al la nova Ruĝa grupestrino, datita 19 julio 2014. Sen. Etel Zavadlav voĉdonis por lia deviga eksigo, pro la delikto de korupto.

Estimata Senatano,
Pro via elekto kiel reprezentanto de ruĝa grupo mi elkore gratulas vin. Siatempe mi ja proponis tiun postenon al vi.

Mi ankaŭ ĝojas pro via intenco viziti Togolandon, kie troviĝas la plej multnombraj elektitoj de nia ruĝa grupo.

Necesas konvike argumenti pri nia programo socialista. Mi certas ke vi povus fariĝi la nova Konsulo de la Esperanta Civito [per la elektoj en 2016]. Ĉiamaniere mi pretas helpi vin por atingi tiun celon.

Dum ĉi-jara UK [en Bonaero] denove mi organizas kunvenon de komunistoj, mi ne laciĝas en laboro paca.

Mi deziras al vi plezuron kaj edifon en KCE.*
Ruĝfrate salutas vin
Dieter Rooke, ekssenatano

*Sen. Zavadlav estis staĝanta dum Plurnivela Internacia Kursaro. (NdlR)

[HeKo 563 1-C, 28 jul 14]

Sen. Anna Bartek komentarias:
La letero de c-ano Rooke ankoraŭ ne egalas al memkritiko! Li forte damaĝis la bildon de sia grupo, kaj speciale de la honestaj klasbatalaj Esperantianoj, en Afriko, en Britio, en Venezuelo ktp.
Aliflanke la kalumniado kaj insultado apartenas al la politika tradicio marksisma, specife kontraŭ aliaj maldekstruloj. Tial mi ne mirus se la ruĝa opozicio, anstataŭ argumentadi politike kaj strategie kiel la blanka opozicio, allasus sin denove al la taktiko de denuncoj (kontraŭ laboristoj mem!) kaj deliroj.

La kvestoro komunikas:
Kadre de siaj financaj limoj (kaj precipe serĉante privatajn sponsorojn por unuopaj kazoj), la kvestora kaso rajtas financi la vojaĝojn de gesenatanoj nur se temas pri partopreno en la senataj sesioj aŭ pri specifa misio aprobita de la Senato aŭ komisiita de la Konsulo. Ĉi tiu ne estas la kazo por la eventuala vizito de sen. Zavadlav en Togolando: la misio estas ligita al la bezono de ŝia partio rebonigi la bildon grave difektitan de ŝia sampartiano, survoje al la elektoj de decembro 2016. Por la koncernaj kostoj la Ruĝa grupo devas mem trovi sponsorojn: ekzemple c-ano Rooke mem, kiu "pretas helpi", povos realigi sian pretecon pagante ŝiajn flugbiletojn.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0558 s s