Esperanta Civito

Kino por, per, pri virinoj en Femina 37


La kovropaĝo de la revuo "Femina" n-ro 37 estas dediĉita al la Internacia Festivalo de la Femina Kino, pri kiu raportas la talenta korespondantino, c-ino Marie-France Conde Rey: ŝi ja fariĝis unu el la plej interesaj kinorecenzitoj en Esperantio.

Ĉi-numere "Femina" proponas plurajn intervjuojn: al la prezidanto de Internacia Konsilio de Virinoj, Cosima Schenk; al la franca feministino Elisabeth Badinter; al la sefarda kantistino Mor Karbasi.

Estas komentarioj pri la situacio de la virinoj en Esperantio kaj pri la problemoj de la elmigrintaj esperantistinoj.

Literaturo pli ol okulumas, per longa rakonto de Lara Zavatteri kaj malpli longa de c-ino Etel Zavadlav.

Polina Kalnitskaya inaŭguras sian vicredaktorecon per longa intervjua referaĵo pri feminismo en Rusio: "For la patriarkecon!".

Politikistinoj en Afriko, de c-ino Chamberline Nguefack, kaj memprezento de la Nobel-laŭreato Gertrude B. Elion malfermas fenestrojn ekster Esperantion.

La revuo "Femina" estas ĉefredaktata de c-ino Perla Martinelli. Eldonas kaj administras LF-koop, posedas FEM. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 593 9-B, 6 aŭg 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0553 s s