Esperanta Civito

Agrabla renkonto en Upsalo


Agrabla renkonto en Upsalo (Svedio) de la loka esperanto-komunumo kun eksterlandaj gastoj en privata vizito. Menciindas ke la unua esperanto-klubo en Upsalo fondiĝis en 1891, kaj estis la dua en la historio, post tiu en Nurenbergo.

Gec-anojn Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli akceptis la prezidanto de la loka societo, p. Leif Nordenstorm; ĉeestis interalie la prezidanto de la Akademio de Esperanto, prof. d-ro Christer Kiselman.

Prof. Silfer enkondukis diskuton pri la nuna momento de la originala esperanta kulturo. Li gvidis al konstatoj fakte paralelaj pri la nunaj teatro, muziko, beletro, periodaĵoj. Dum la produktado ne lamas, eĉ progresas, mankas ekzemple impresarioj kaj krizas la distribua sistemo. Tio ligiĝas al la regreso en la servoj proponataj de la tradiciaj movadoj: ekzemple mankis teatroprezento en la lasta Universala Kongreso, aŭ distribua monopolo ansfiksie regas la merkaton.

La debato enfokusiĝis al la eldonado en Esperantio, precipe de libroj kaj revuoj.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 564 8-A, 27 aŭg 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0595 s s