Esperanta Civito

Risko de geja bojkoto pri UK 2016

Kiam la Komitato de UEA devis decidi pri la urbo de la Universala Kongreso en 2016, direktoro Osmo Buller rekomendis elekti Lisbonon. Petite pri sia opinio, li rifuzis doni klarigon, laŭ atesto de ĉeestantoj interalie al "Heroldo de Esperanto". Kaj la Komitato preferis la alian kandidaton, la urbeton en Slovakio kie kongrese plej aktivas la entrepreno E@ I.

Lastatempe leviĝas en la reto voĉoj pri bojkoto kontraŭ tiu UK en Slovakio. Inter aliaj, brazilano skribis: "Male al la najbara lando Ĉeĥa Respubliko, Slovakio havas leĝon eĉ kontraŭ la jura rekono de samseksa nupto (de alia lando) kaj tial ni ne volas viziti UKon en tiu lando kie, se io okazus al unu el ni du, la alia ne havus la rajton esti kun li en malsanulejo aŭ alia loko. Do estus pli bone se UEA elektus alian pli tolereman landon por UK."

Ŝajnas ke simila problemo jam kaŭzis la rezignon entute konsideri Moskvon ebla sidejo por UK. Ĉu nun samseksamaj UEA-anoj organizos kampanjon kontraŭ la jam decidita UK en Nitro? Eble sufiĉus iom da glicerino por dinamiti ĝin...

Parenteze, la LKK en Slovakio estas sub la influo de striktaj vegetaranoj. Viandomanĝantoj jam protestis pro diskriminacia tarifo dum la studsemajnoj de E@ I, kie ĝenerale, vegetarane aŭ ne, la manĝokvalito ne estas alta (sed ja UKoj pli luksas ol studsemajnoj).

Intertempe, Nitro preparas sin por gastigi la SAT-kongreson de 2015: verŝajne al la klasbatala maldekstro malpli gravas la homofobio (vera aŭ supozata) de la gastiganta lando.

[HeKo 564 6-A, 15 sep 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0559 s s