Esperanta Civito

Literatura kafejo omaĝis al Sándor Szathmári


La hieraŭa literatura kafejo en Budapeŝto omaĝis al Sándor Szathmári (1897[1933]-1974), okaze de la 40a datreveno de lia forpaso. La sukcesa aranĝo disvolviĝis ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko, per la organizo de Fajszi Amika Rondo, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.

Post bonvenigo de c-ano György Nanovfszky (prezidanto de FAR) al dudeko da literaturamantoj, László Radacsy enkondukis la omaĝon, bazante sin sur sia eseo, ĵus aperinta en "Literatura Foiro".  Sekve la ĉeestantoj ĝue spektis la satiran teatraĵon de Szathmári "Budapesta ekzameno", el la filmo "Espere despere". La eldoninto LF-koop donacis la vidbendon al la Biblioteko, kies esperanto-referantino helpis ĉe la aparatoj.

D-ro Endre Dudich ankaŭ omaĝis al la eminenta prozisto, prezentante tre bonan biografion, kun mencio pri "Kazohinio", "Maŝinmondo", "Vane". Li difinis Aleksandron Szathmári "la hungara George Orwell". Iván Bujdosó informis ke ekzistas filmo "Kazohinio", kiun reĝisoris Zsigmond Papp. En tiu filmo parolas ankaŭ Árpád Máthé.

Ĉe la fina kafumado c-ino Anna Bartek anoncis la gaston de la oktobra literatura kafejo: Julian Modest el Bulgario parolos pri sia verko "Mara stelo".

[HeKo 564 8-B, 19 sep 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0583 s s