Esperanta Civito

Lingvo.info preta jarfine 2014

Eŭropa Esperanto-Unio anoncas la pretigon de lingvo.info : virtuala platformo en kaj pri multaj eŭropaj lingvoj, konstruata danke al la teknika kunlaboro de E@I kaj financata de la EU-Komisiono.

La retejo pormomente enhavas la oficialajn lingvojn de Eŭropa Unio, plus la turkan (en Cipro) kaj la rusan (en Rusio kaj... Belorusio!). Certe mankas la minoritataj lingvoj sen oficiala EU-statuso, kiel la kataluna. Kompense enestas du diasporaj lingvoj: esperanto kaj la roŭma. La ĉeeston de esperanto fortigas la ekzisto de aparta sekcio pri (inter)lingvistiko. Sed kion celas ĉi tiu retejo?

"Per tiu projekto ni ŝatus kontribui al [la] konservado de la eŭropa lingva diverseco kaj montri al la eŭropanoj, precipe al la junuloj, ke lingvoj ne nur estas iloj por atingi celon, sed estas ankaŭ fascinaj, amuzaj kaj indaj celoj por si mem" deklaris la kunordigantino de la projekto, Maja Tiŝljar. Interesa aserto, kiu kontraŭas la opinion ke esperanto estus nur planlingvo, uzebla nur kiel komunikilo: opinion tipe antiraŭmisman.

La projekto do celas doni informojn pri lingvoj kaj subteni plurlingvismon en interreto.

[HeKo 565 3-A, 24 sep 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0185 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0717 s s 
  Total: 0.0902 s s