Esperanta Civito

LF-koop ne altigas la abontarifojn 2015


Kooperativo de Literatura Foiro ne altigas la abontarifojn por siaj periodaĵoj en 2015, jam la kvaran jaron sinsekve. Tio eblas danke al tri faktoroj: la fideleco de la abonantoj, la volontulado de la stabanoj kaj la akcepteblaj kostoj de la presejo, sen damaĝo al la kvalito.

Estas rimarkinde, ke "Literatura Foiro" povus enhavi pli da paĝoj en 2015.

Jen la detalaj tarifoj, por surfaca sendo:
"Literatura Foiro" (6 numeroj jare) svisaj frankoj 54,- (en eŭrolandoj: 44,- eŭroj).
"Heroldo de Esperanto" (17 numeroj jare) svisaj frankoj 58,- (en eŭrolandoj: 46,- eŭroj).
"Femina" (4 numeroj jare) svisaj frankoj 36,- (en eŭrolandoj: 30,- eŭroj).
"Homarane" ne estas abonebla, sed aĉetebla laŭ apartaj kajeroj.

Rabatoj por tiuj kiuj havas la esperantan civitanecon kaj la ŝtatanecon de unu el la regnoj ekster la unua kontingento de la Monda Banko.

Provekzempleroj mendeblaj tra <lf-koop ĉe esperantio.net> aŭ CP 928, CH-2301 La Chau x-de-Fonds, Svislando.

[HeKo 566 1-B, 30 sep 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0585 s s