Esperanta Civito

La Esperanta PEN kandidatigas Umberton Eco


Umberto Eco atingis hodiaŭ sian 75an jaron. La aŭtoro de la fama romano "La nomo de la rozo" per la interlingvistika ĉefverko "La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa civilizo" atestis sian subtenon al esperanto.

La granda semiologo proksimiĝis al nia lingvo fine de la 1980aj, tra la studo de unu el siaj disĉiploj, d-ro Pellerey. Li poste disvolvis la temaron ĝis la menciita verko. Certe altiris lian atenton la centjara jubileo de esperanto, kun sukcesa kongreso en Bolonjo, en kies universitato li estis profesoro. Sed ankaŭ pli frue nia lingvo trairis lian vojon: la unua kontakto eĉ ne estis tute pozitiva, ĉar Eco situis malantaŭ akademia iniciato kiu povis konkurenci al AIS en San-Marino; pli sobre (aŭ malice) -- en la miniatura respubliko li karesis la saman revon de AIS, kaj same kiel ĝi li elreviĝis.

Umberto Eco estas ne nur elstara sciencisto, sed ankaŭ eminenta fikcia prozisto, kiu kapablis retrovigi al la publiko (ne nur itala: liaj romanoj estis tradukitaj al pli ol dudek lingvoj) la guston pri stilo dokta kaj eleganta samtempe, en kiu li envolvis intrigojn inter filozofio, historio kaj nigra literaturo.

Pro la supraj konsideroj, kaj pro lia simpatio ankaŭ al niaj lingvo kaj literaturo, la Esperanta PEN-Centro decidis kandidatigi lin por la Nobel-premio pri literaturo.

[HeKo 320 4-B, 5 feb 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0684 s s 
  Total: 0.0831 s s