Esperanta Civito

90-jara jubileo de Éva Farkas-Tatár


La 30an de septembro en Budapeŝto en ĉeesto de kvardeko da interesiĝantoj, kun la kunordigo de d-ro Endre Dudich, okazis festeno
je la naskiĝtago de s-ino Éva Farkas-Tatár, kiu, laŭ la kantoteksto de d-ro Dudich, estas "naŭdek jarojn juna".

Entuziasma grupeto plenumis intervjuadon de Onjo Éva. Kontribuis Iván Bujdoso, Elizabet Kaszab, prof. György Nanovfszky, d-ino Julinjo Farkas, Anjo Amika, Edit Lindwurm. La tuta partoprenantaro laŭtlegis "Himno de Vivo" de patrino Tereza (esperantigis d-ro Dudich).

Poste, Johano Nagy kaj Edit Lindwurm preparis la torton. Dum tiu ĉi tempo Anjo Amika kantigis la publikon, laŭ la teksto de d-ro Dudich, kun la melodio de "Happy
Birthday"...

Alvenis Perlo Miela, kiu petis Anjon kanti "Ave Maria" de Wolf / Fülöp, post kiu sekvis rememoro de Onjo Éva pri evento el 1992, rilatanta tiun ĉi kanton kaj la kantistinon.

La tuta festeno estis kortuŝa por ĉiuj ĉeestantoj kaj al Onjo Éva, kiu atendas ĉiujn dum la lasta mardo de oktobro. Sen. Bartek nome de Fajszi Amika Rondo invitis ĉiujn al la 18a literatura kafejo, 16 oktobro 2014, kies gasto estos Georgi Mihalkov / Julian Modest.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 566 6-A, 5 okt 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0381 s s 
  Total: 0.0541 s s