Esperanta Civito

PEN-mondkongreso nian proponon pri Ukrajno


Aktiva esperanto-delegacio en la 80a PEN-mondkongreso (Biŝkeko, Kirgizio, 29 septembro - 2 oktobro 2014): nia voĉo influis en la momento de gravaj decidoj.

La rezolucio pri lingvaj rajtoj en Ukrajno, proponita de la Esperanta kaj Okcitana centroj, fariĝis specifa punkto en ambaŭ ĝeneralaj rezolucioj adresitaj al Kievo respektive Moskvo.

La Asembleo de la delegitoj akceptis la rekomendon de nia delegito sen. Walter Zelazny, tiel ke la financa raporto estu dissendita en oportuna tempo antaŭ la mondkongreso.

Pri la elektoj: sukcesis la kandidatinoj de ni subtenataj, nome Teresa Cadete por posteno en la Plenum-Komitato kaj Simona Skrabec por la prezido de la Lingvorajta kaj Tradukarta Komitato, post la ĵusa retiriĝo de prof. Josep M. Terricabras: la komitato restos en Katalunio.

La sukceson de la kataluna centro kompletigis la elekto de Carles Torner kiel internacia sekretario.

La mondkongresoj de la venontaj du jaroj okazos en Kanado respektive Portoriko.

[HeKo 566 8-B, 9 okt 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0387 s s 
  Total: 0.0535 s s