Esperanta Civito

Intensiva kurso kaj lingvotestado en Andaluzio


Bonan ŝancon alportis la unua intensiva kurso ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago: tri el la kvin aliĝintoj trovis laborpostenon tuj antaŭ la kurso aŭ en la unua tago. La kurso, gvidata de sen. Giorgio Silfer, daŭris kvin tagojn po tri horoj matene, 10-14 novembro 2014. Kiuj regule frekventis ĝin, tiuj jam la trian tagon kapablis interparoleti en esperanto, laŭ la specifa metodo uzata de la instruisto, kiu ebligas tuj percepti la gramatikan facilecon de nia lingvo.

Hodiaŭ okazis la lingvotestado, por kiu Kultura Centro Esperantista laŭ direktivo Muhlemann komisiis Esperantan Naturamikaron. Ekzamenis gec-anoj Andrés Martín kaj Giorgio Silfer. S-ro Andrea Lago (italo rezidanta en Andaluzio) meritis la diplomon A.1, s-ro Antonio Vázquez meritis la diplomon A.2 laŭ LTSEC.

La venonta intensiva kurso (por kiu jam tri personoj aliĝis) okazos en januaro 2015, kun la sama instruisto.

[Heko 568 2-B, 17 nov 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0557 s s