Esperanta Civito

Esperanto kiel (inter)nacia heredaĵo


La karmemora Vickonsulo Ljubomir Trifonĉovski, kun delego pri kulturaj aferoj, en 2013 proponis al la Kapitulo iniciaton ĉe Unesko (kies ĝenerala direktoro estis lia samŝtatanino): atingi la enigon de esperanto en la liston de la monda spirita heredaĵo.

La Kapitulo aprobis la proponon, kaj komisiis la ĵus kreitan Orientan Legacion en Budapeŝto okupiĝi pri la afero. Procedure necesis ke membroŝtato proponu la enigon, kaj Hungario estus tute taŭga, pro la relativa graveco de nia lingvo kaj pro personaj kontaktoj kun la hungaraj aŭtoritatoj, eĉ je nivelo de ministroj, ne nur de ministerioj.

Rezultis el tiuj kontaktoj, ankaŭ kun la hungara delegacio en Parizo, ke Unesko principe ne plu volas agnoski ajnan lingvon kiel parton de la monda spirita heredaĵo. Tio efektive okazis unu fojon (pri indiĝena lingvo) kaj la sperto ial ne ŝajnis ripetinda.

Lastatempa klopodo de bonvolaj polaj esperanto-aktivuloj atingis la agnoskon pri esperanto kiel parto de la nacia kultura heredaĵo de Pollando. Se tio premisas al iniciato ĉe Unesko, bedaŭrinde la propono ne estos ricevebla, pro la supra klarigo.

Aparta temo estas, kiel rigardi la agnoskon atingitan en Pollando. Ĝi certe embarasus Doktoron Esperanton mem, kaj ne kongruas kun la artikolo 3 de la Deklaracio pri esperantismo (9 aŭgusto 1905). Certe tre embarase estus, se ŝtato regata de diktaturo (legu: unupartia ŝtato, kiel Pollando ankoraŭ en 1989) farus similan agnoskon.

Ĉiukaze, el jura vidpunkto, almenaŭ en la Esperanta Civito tiaj agnoskoj havas neniun konsekvencon.

(Giorgio Silfer, Vickonsulo)

[HeKo 568 5-C, 25 nov 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0478 s s 
  Total: 0.0618 s s