Esperanta Civito

Zamenhof-Tage anoncota la nova LF-ĉefredaktoro

Estas atingita la limdato por liveri kandidatiĝojn al la posteno de ĉefredaktoro de "Literatura Foiro", 2015-2017. Pri la posteno nur viroj komunikis al la eldonejo sian interesiĝon.

Informon petis du valoraj intelektuloj kaj kompetentaj esperantologoj, el mediteranea respektive skandinava lando, ambaŭ kun solidaj redaktoraj spertoj. En rektaj kontaktoj tamen montriĝis, ke ili ne estas disponeblaj tuj, sed eventuale post du aŭ tri jaroj. Tial ili ne estas kalkuleblaj kiel kandidatoj por la venonta jarkolekto.

LF-koop havis kontakton ankaŭ kun du same kleraj homoj, el azia respektive eŭropa lando. Tamen la unua ne konkretigis sian kandidatecon, verŝajne ĉar ankoraŭ atendanta eventualan renovigon de sia nuna laborkontrakto. Efektiva kandidatiĝo venis de la alia, kiu estas membro kaj de la LF-redakcio kaj de la Esperanta PEN, publicisto kaj tradukisto, redaktoro de kultura gazeto en sia etnolingvo.

Tial LF-koop interkonsentis kun ĉi-lasta, ke li restados baldaŭ en la Esperanto-Domo de Andaluzio, por trejniĝi preparante la februaran numeron kun la grafika redaktoro kaj pliaj kunlaborantoj (ankaŭ skajpe). Se tiu prepara semajno sukcesos, lia nomumo tuj formaliĝos, ratifote de la Asembleo de LF-koop 1 marto 2015 en Svislando. La koncernato de pluraj jaroj havas la esperantan civitanecon.

LF-koop plej kore dankas al c-ano Carlo Minnaja pro lia ĉefredaktado en 2014, helpata de c-ino Perla Martinelli pro grafiko kaj imprimaturo. LF-koop fidas je lia plua intensa kunlaboro, same kiel ankaŭ je la kunlaboro de ĉiu en la redakta stabo.

(Kooperativo de Literatura Foiro)

[HeKo 568 8-B, 30 nov 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0219 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0677 s s