Esperanta Civito

Polaj eventoj: de Wielgus al Esperantio


La nova ĉefepiskopo de Varsovio, Msr. Stanislaw Wielgus, agnoskis ke li kunlaboris kun la sekretaj servoj de la komunista reĝimo en Pollando.

La deklaro de la romkatolika prelato estis ricevita de la Vatikana Radio, post la publikigo de komuniko de la Eklezia Historia Komisiono de Pollando, prezidata de prof. Wojciech Laczkowski, indikinta ke la ĉefepiskopo kunlaboris kun Sluzba Bezpieczenstwà (la polaj sekretaj servoj).

La Komisiono precizigis ke, laŭ la dokumentoj en la Instituto de la Nacia Memoro "oni ne povas aserti ke tiu kunlaboro havis konsekvencojn sur personoj aŭ institucioj". Tia kunlaboro estis tamen malpermesata de la episkoparo.

En noto publikigita de la pola sekcio de la Vatikana Radio, la ĉefepiskopo deklaras: "Gvidite de la deziro fari gravajn studojn por mia scienca fako, mi lasis min entiri en tiuj kontaktoj sen la necesa prudento, la kuraĝo kaj la rezoluto haltigi ilin. Mi konfesas ĉi tiun eraron. Mi ne scias ĉu la dokumentoj prezentitaj al mi fare de la Historia Komisiono estas la solaj ekzistantaj, aŭ ĉu aliaj dokumentoj aperos, sed mi asertas hodiaŭ kun plena konvinko ke mi neniam praktikis kaŝan denuncadon, kaj neniam celis ies malbonon. Mi ree pekis lastatempe, kiam, vidalvide al forta amasmedia kampanjo, mi negis la faktojn de ĉi tiu kunlaborado. Tio endanĝerigis la kredindon de la Eklezio, inkluzive de la episkopoj kiuj solidaris al mi."

Malgraŭ tiu solidareco, Msr. Wielgus fine rezignis pri sia posteno de ĉefepiskopo, por eviti damaĝon al la bildo de sia eklezio.

Baldaŭ la publiko ekscios, kiuj polaj esperantistoj kunlaboris kun la sekretaj servoj de la antaŭa reĝimo en Pollando. Laŭ la konduto de Msr. Wielgus, eĉ se ili faris nenion malbonan, ili devus eksiĝi de la postenoj kiujn ili eventuale okupas en Pola Esperanto-Asocio aŭ en Universala Esperanto-Asocio, eĉ se nur honorofice, por ne damaĝi la reputacion de tiuj asocioj. Analoge devus konduti la okcidentaj esperantistoj kies nomoj troviĝus en la listo de la Instituto de la Nacia Memoro en Pollando, kiel iliaj komplicoj.

Mi esperas ke HeKo diskonigos ĉiujn nomojn.

Anna Lászay, blanka senatanino

(vatikana fonto: ZENIT)

[HeKo 320 7-A, 10 jan 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0576 s s