Esperanta Civito

Literatura kafejo en Budapeŝto dum 2015


Fajszi Amika Rondo, kun la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, preparas la liston de la literatura kafejo en Budapeŝto, ĉe Landa Fremdlingva Biblioteko, por la nova jaro. La kafejo daŭre okazos en la tria ĵaŭdo de la monato, kun paŭzo en julio, aŭgusto kaj decembro.

Inter la gastoj: c-ano Zlatoje Martinov pri "Literatura Foiro" (16 aprilo); sen. Walter Zelazny pri la esperanta varianto de sia libro pri Zamenhof (21 majo); sen. Giorgio Silfer pri la historio de la esperanta teatro (18 junio); sen. Georgi Mihalkov pri la lasta verko de Julian Modest (17 septembro); c-ano István Nemere en oktobro aŭ novembro.

La definitiva programo estos komunikita al la nova direktorino de la biblioteko, kiu enposteniĝis antaŭ monato.

[HeKo 569 8-B, 21 dec 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0462 s s 
  Total: 0.0614 s s