Esperanta Civito

Forpasis civitano Kep Enderby


La nova jaro ekas per tre bedaŭrinda novaĵo: hodiaŭ mortis c-ano Keppel Enderby [1926[1987]-2015]. Elstara juristo, eksministro pri justico de Aŭstralio, li estis dum pluraj jaroj membro de la Kortumo de la Esperanta Civito.

Laŭ gazetara komuniko de UEA, Kep (Keppel) Enderby estis edukita en la Altlernejo de Dubbo kaj en 1944 li aliĝis al la flugarmeo. Li studis juron en la universitatoj de Sidnejo kaj Londono. Ekde 1950 li laboris kiel juristo kaj instruis. Ekde 1962 li estis universitata preleganto. En 1970 li estis elektita al la Aŭstralia Parlamento. De 1972 ĝis 1975 li estis ministro, unue pri aŭstralia produktado kaj poste pri justico. Post tio li denove laboris kiel juristo kaj ricevis la titolon Advokato de la Reĝino. De 1982 ĝis sia emeritiĝo en 1992 Enderby estis juĝisto ĉe la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrio. La iama amatora golf-ĉampiono havis diversajn gravajn funkciojn en tutaŭstraliaj kaj regionaj juraj institucioj. Ekde 2003 li prezidis la regionan societon pri libervola eŭtanazio.

Kep Enderby lernis Esperanton en 1987. De 1992 ĝis 1997 li estis prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio. Kiel prezidanto de la Loka Kongresa Komitato li gvidis la organizadon de la 82a UK en Adelajdo (1997). Dum kvar oficperiodoj, de 1992 ĝis 2004, li estis membro de la Komitato de UEA. En 1998 Enderby estis elektita kiel prezidanto de UEA, funkcio, kiun li plenumis ĝis 2001. Prezidanto de Esperanta Jura Asocio li estis de 1996 ĝis 2002.

[HeKo 570 1-C, 9 jan 15]

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
Mi aliĝas al la kondolencoj pro la morto de tiom eminenta persono, kiu  honoris UEAn per sia prezidanteco. Neniam UEA havis eksministron kiel prezidanton. Mi lin konis persone kaj li honoris min per sia amikeco. Mi admiris lian ekvilibron: li estis peersone respekta al la memoro de Ivo Lapenna, kvankam UEA kiel institucio rifuzis eldoni memorlibron pri sia eksprezidanto; li estis respekta kaj kuraĝiga al la Esperanta Civito, vidante en ĝi progreseman ideon, kiam aliaj en UEA esprimis mokon; li estis favora al kelkaj principoj de la Esperanto Radikala Asocio, kiam aliaj en UEA montris malŝaton; ni kunis en la membreco de SAT.
Vere granda, ekvilibra, saĝa prezidanto, la plej aminda de la lastaj mandatoj. Honoron al lia cindro!



Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0118 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0561 s s