Esperanta Civito

Asembleo de LF-koop - el la komitata raporto

Sub la prezido de sia dojeno, c-ano Bertil Nilsson, Kooperativo de Literatura Foiro havis hodiaŭ en Ĉaŭdefono sian ĝeneralan Asembleon. Jen la ĉefaj frazoj el la Komitata raporto.

La subita forpaso de Ljubomir Trifonĉovski, Kristnaske 2013, metis nian societon en fortan embarason. Samtempe ĝi ebligis la demonstron de interna forta kooperado: la unua numero de 2014 akurate aperis, kunordigite de Giorgio Silfer, kun la kortuŝa kontribuo de la tuta redakcio, kaj jam komence de januaro 2014 estis nomumita la nova ĉefredaktoro, Carlo Minnaja, kun kiu kunlaboris la grafika redaktoro, Perla Martinelli.

La ĉeso de la engaĝo de prof. Minnaja, delonge anoncita por la fino de 2014, donis plian okazon pruvi tiun internan forton, ĉar KALiFo rapide trovis solvon, en la persono de kooperanto Zlatoje Martinov. Konsekvence, nia kooperativa organo akurate aperis en 2014, kaj jam akuratas la unua numero de 2015.

Simile, sed ne same pozitiva estis la jaro de “Heroldo de Esperanto”, kiu akurate aperis dum la unuaj ses monatoj, poste trafis malfruon kaj reakuratiĝis fine de la jaro, danke al Anna Bartek, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. Aperis dek sep numeroj (la lastaj du kune en duobla numero).

Pli malfacila la situacio de “Femina”: aperis nur la unua numero. La malfruon kaŭzis interna redakcia krizo, ĝuste kiam ŝajnis ke FEM pretas por pli ambiciaj projektoj. Perla Martinelli anoncis delonge sian intencon lasi la postenon, fine de naŭjara laboro, koincide kun la fino de la adjudiko de FEM (posedanto) al LF-koop (eldonanto kaj administranto).

La malfruo de “Homarane”, male, ne ŝuldiĝas al la redaktoro, Bertil Nilsson, sed al teknikaj cirkonstancoj.

En 2014 Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer finis la verkadon de la “Historio de la esperanta literaturo”, eble la plej ambicia projekto lanĉita de LF-koop. Nia librofako fine revekiĝas.

La Asembleo elektis novan Komitaton, por la jartria mandato 2015-17: Perla Martinelli, prezidanto; Marie-France Conde Rey, vicprezidanto; Anna Bartek, Marc Hiltbrand, Mariola Jobin, membroj.

[HeKo 571 5-B, 1 mar 15]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0565 s s